Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 mars 2025 3 26 /03 /mars /2025 13:35

26/03/2025

Unu el la palestinaj reĝisoroj de la filmo « No Other Land » Oskaro 2025 de la plej kvalitaj filmdokumentoj, Hamdan Ballal, estis « vundita kaj sangokovrita » lundon post la atako de « grupo de kolonianoj » kontraŭ lia domo sude de okupaciata Cisjordanio, raportas Yuval Abraham, alia reĝisoro de la filmo. Hamdan Ballal, estis forkondukita fare de israelaj soldatoj – Tsahal ne ankoraŭ konfirmis.

Ĉu tio estas reprezalioj post la filmdokumento pri la koloniado en Cisjordanio ? La Palestina Hamdan Ballal, kunreĝisoro de « No Other Land », kiu ricevis ĉi-jare la Oskar-premion, estis arestita lundon 24an de marto fare de la israela armeo en okupaciata Cisjordanio, laŭ Yuval Abraham, unu el ambaŭ israelaj reĝisoroj de la filmo.

« Grupo de kolonianoj atakis la domon de Hamdan Ballal (...), dum li estis vundita kaj sangokovrita, soldatoj eniris en la ambulancon, kiun ili vokis kaj arestis lin », rakontas Yuval Abraham en sia X-konto.

La faktoj okazis en Susija, sude de Cisjordanio, okupaciata de Israelo de post 1967, laŭ la Center for Jewish Nonviolence, NeRegistara Organizaĵo, kiu kontraŭas la israelan okupacion. Ties membroj estis surloke kaj asertas, ke ili filmis la eventojn.

Pridemandita de la franca novaĵagentejo AFP, la isralea armeo kontrolos tiujn informojn.

 

Filmo engaĝita en « milita zono »

Filmita en Masafer Yatta, vilaĝo proksime de Susija, « No Other Land » rakontas la historion de juna Palestinano, kiu luktas kontraŭ tio, kion UN kvalifikas trudita delokigo.  

Masafer Yatta, de kie originas unu el ambaŭ palestinaj kunreĝisoroj, estis deklarita kiel milita zono fare de Israelo. Post longa juĝa batalo, la Ĉefkortumo pravigis en 2022 la israelan armeon per decido, kiu ebligis la elpeladon de loĝantoj de ok vilaĝoj instalitaj tie, kie la armeo deziras starigi pafkampon.      

La koloniado de Cisjordanio fare de Israelo estas regule denuncita de Unuiĝintaj Nacioj kiel kontraŭleĝa laŭ la internacia juro.

Hamdan Ballal estis liberigita mardon de la israela polico.

07/03/2025

En okupaciata Cisjordanio, regas timo de atakoj de kolonianoj kaj de israelaj militaj operacoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/03/en-okupaciata-cisjordanio-regas-timo-de-atakoj-de-kolonianoj-kaj-de-israelaj-militaj-operacoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }