Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mars 2025 6 08 /03 /mars /2025 09:52
RFI / Oriane Verdier

07/03/2025

Bildo: Ĵauad Ghazal observas de fore siajn kampojn de olivarboj detruitaj de la israelaj kolonianoj.

En okupaciata Cisjordanio, la israela armeo daŭrigas la operacon lanĉitan du jarojn post la subskribo de la batalhaltigo en Gazao, kiu puŝis 40 000 homojn forlasi sian hejmon. Akompanas tion ankaŭ kreskigo de la atakoj de israelaj kolonianoj en la palestina teritorio.

Ĵauad Ghazal loĝas en Sebastia, antikva urbo ĉe flanko de monteto, kaŝita inter la olivarboj. Tiuj kampoj ne estas atingeblaj, nur povas esti rigarditaj de fore.

« Antaŭ kelkaj semajnoj, aŭto plena de kolonianoj proksimiĝis. Mi, kiel maljunulo en sia kampo, estis sola. Ili insultis min. ili diris al mi, ke tiuj teroj estas israelaj », li rakontas.

Li aldonas : « Poste ili frapis min ĉe la vizaĝo. Mi falis alteren kaj ili piedbatis min. Ili estis armitaj. Ili diris, ke ili revenos mortigi min se mi reiros, kaj ke ili prigardas min de la kolonio tie for. Nun, mi iras sur miaj teroj diskrete, kiel ŝtelisto. »

Tiuj perfortoj ne estas novaj. La patro de Ĵauad estis mortigita fare de kolonianoj, ĉe lia vido, antaŭ 20 jaroj. Sed post la 7a de oktobro 2023 kaj la atako de la Hamaso ĉio ŝanĝiĝis, opinias Ĵauad. La armeo kaj la kolonianoj senkaŝe antaŭiras kune, asertas la urbestro de Sebastia, Mohammad Azim:

« Vidu tion, tio estas ordono de la ĉefo de la armeo en la zono. Li diras al ni, ke li kaptos terojn, kiuj apartenas al la vilaĝo, por krei inter la ĉirkaŭaj kolonioj vojon, kiun nur la israelaj kolonianoj rajtos uzadi.»

Antaŭ la 7a de oktobro, ni provus manifestacii. Hodiaŭ, ni tro timas esti mortigitaj.

18/07/2024

Atenco de la 7-a de oktobro :  Human Rights Watch denuncas « centojn » da militkrimoj plenumintaj fare de palestinaj grupoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/07/atenco-de-la-7-a-de-oktobro-human-rights-watch-denuncas-centojn-da-militkrimoj-plenumintaj-fare-de-palestinaj-grupoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }