Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 février 2025 1 10 /02 /février /2025 19:39
Alex Wong / Getty Images North America / Getty Images via AFP

10/02/2025

La viro, origine de miloj da fotoj da torturitaj korpoj en la detencentroj de Sirio, kromnomita « Caesar », malkaŝis ĵaŭdon unuafoje sian identecon dum intervjuo ĉe la katara televidkanalo Al Jazeera, du monatojn post la falo de la prezidento Baŝar el-Asad.

« Mi estas la ĉefadjudanto Farid el-Madhan, ĉefo de la buroo de la juĝaj pruvoj ĉe la milita polico de Damasko, lulilo de la siria revolucio », deklaris la viro, surhavante grizantan barbon, malhelan kostumon kaj blankan ĉemizon.

« Mi laboris en Damasko ene de la milita polico kaj loĝis en al-Tal, en la ĉirkaŭurbo », li aldonis.

Li substrekis, ke post la komenco de la ribelo en Sirio en 2011, lia misio konsistis « foti la korpojn de la mortintoj malliberigitaj, maljunuloj, virinoj kaj infanoj arestitaj ĉe la kontrolpostenoj en Damasko, aŭ dum manifestacioj alvokantaj al libereco kaj digneco ».

« Ili estis arestitaj, torturitaj, ekzekutitaj el sistema kaj sangoplena maniere, antaŭ ol iliaj korpoj estos translokitaj al militaj kadavrejoj por esti fotitaj, poste enterigitaj en komunaj amastombejoj », li aldonis.

En 2014, li eks-armeaniĝis, kunportante pli ol 50 000 terurigajn fotojn, post la perforta represio kontraŭ la pordemokrataj manifestacioj fare de la reĝimo de Baŝar el-Asad.

« Tio estis ekzista elekto : aŭ mi restis kun tiu murda reĝimo, kaj fariĝis komplico, aŭ mi forlasis ĝin, prenante sur min la konsekvencojn de mia decido, nome postĉasadon, persekutojn kaj morto-minacojn », li eksplikis. Li eksplikis, ke li malfruigis sian foriron por kolekti « la plej vasteblan nombron da fotoj, kiuj dokumentas kaj kulpigas la servojn de la siria reĝimo pro krimoj kontraŭ la homaro ».

Li ankaŭ aldonis, ke li kaŝe pasigis fotojn en poŝmemoriloj metitaj en ŝtrumpetojn aŭ nutraĵon, trapasante kontrolejojn tenitajn fare de la registaraj fortoj aŭ fare de opoziciaj frakcioj, meze de milito.

Hodiaŭ instalita en Francio li rakontas, ke li antaŭe fuĝis tra Jordanio, poste Kataro.

Liaj fotoj estas je origino de usona leĝo nomita « Caesar », validigita en 2020, kiu trudas punojn kontraŭ Sirio, kaj origine de juĝaj proceduroj en Eŭropo kontraŭ eks-kunlaborantoj de Baŝar el-Asad.

En tiu 50-minuta intervjuo, li alvokis al forlaso de punoj kaj « internacia kaj regiona subteno por rekonstrui liberan landon ».

https://icibeyrouth.com/articles/1307795/syrie-cesar-temoin-des-crimes-du-regime-assad-revele-son-identite

https://www.youtube.com/watch?v=E3Z_689ZuNs

23/05/2024

Sirio: « Oni flosas inter vivo kaj morto, torturo estas ja tio »: dum proceso de siriaj altranguloj en Parizo, edifaj atestoj pri la karceroj de la reĝimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/05/sirio-oni-flosas-inter-vivo-kaj-morto-torturo-estas-ja-tio-dum-proceso-de-siriaj-altranguloj-en-parizo-edifaj-atestoj-pri-la-karceroj-de-la-regimo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }