/image%2F0553642%2F20250221%2Fob_5f0851_trump-poutine-67b81bd07d737698406839.png)
21/02/2025
Ja terura datreveno estas tiu de la imperia invado de Ukrainio fare la trupoj de Putin.
Tri jarojn da ĉiutagaj bombadoj.
Tri jarojn da detruado de la infrastrukturoj de la lando.
Tri jarojn da kaptado kaj deportado de infanoj.
Tri jarojn da seksperfortoj kiel militstrategio.
Tri jarojn da ekocido, kiu detruas la plej vastan teritorion de Eŭropo.
Tri jarojn da masakroj de civiluloj kaj soldatoj.
Tri jarojn da militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro.
Tamen, Ukrainio rezistas.
Apogita sur mirinda rezistado de tuta popolo, la armeo sukcesis rekonkeri teritoriojn ĉirkaŭ Ĥersono kaj sekurigi la transporton en Nigra maro, devigante la rusian ŝiparmeon retiriĝi.
Al la aŭtokrata potenco de Putin respondas en Ukrainio, multvariaj formoj de baza mem-organizado (mobilizado de volontuloj, asocioj de defendo de civilaj rajtoj, sendependaj sindikatoj, feminismaj movadoj, interalie), kiu atestas pri la iniciativa kapablo de la ukraina popolo kaj fortikigas sian unuiĝon.
Laŭ Putin, demokrata socio ĉe siaj landlimoj estas la plej danĝera perspektivo. Li kreskigis sian militan buĝeton ĝis 70% kaj provas saturigi la ukrainan spacon kaj defendon. Fortega pro la nombro – kun ĝia rezervejo de foroferitaj homoj elirigitaj de malliberejoj kaj ĉerpante aliajn en la malriĉaj malplimutoj de lia imperio – Putin kalkulas pri la elekto de Trump tiel, ke la usona helpo estu definitive haltigita, uzante senhezite ĉiajn rimedojn por helpi lin.
Tro longtempe, la okcidentaj registaroj ŝanceliĝis kaj ne provizis al Ukrainio la helpon, kies vivnecesan bezonon ĝi havas por venki, porciumante jen la aviadiloj, jen la ĉaroj kaj obusoj, kiel munkenaj monaviduloj.
La Ge-Ukrainanoj mankas nek volon nek teknologian inventkapablon, nek kompreneble kuraĝon, por repuŝi la rusiajn trupojn ekster siaj landlimoj. Ili nur bezonas la promesitajn armilojn.
/image%2F0553642%2F20250221%2Fob_3e469c_mapo.jpg)
Artikolo ĝisdatigita: https://www.syllepse.net/syllepse_images/soutien-a---lukraine-re--sistante--n-deg-27.pdf
https://www.syllepse.net/syllepse_images/soutien-a---lukraine-re--sistante-n-deg-36-2_compressed.pdf
Almost at midnight, Russian terrorists attacked the city of Kherson with three guided aerial bombs, hitting a high-rise building. They pulled out 13-year-old twins, a boy and a girl, from the rubble. The search for people under the rubble continues. pic.twitter.com/qLvCrByqcE
— Katerina Horbunova (@blue_eyedKeti) February 20, 2025