Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 janvier 2025 1 27 /01 /janvier /2025 12:18

27/01/2025

Okaze de la 80a datreveno de la malkovro de la koncentrejo fare de la Ruĝa Armeo, la 27an de januaro 1945, Memorigaĵo de la Ŝoaho proponas relegadon de la albumo de Aŭŝvico. Tiuj fotoj, fotitaj de la nazioj por atesti pri ilia « bona laboro », malkaŝas ankaŭ indicojn koncerne la vivon kaj la rezistadon de la viktimoj ene de la koncentrejo.

Ĝenerale, ni malfacile scipovas legi la bildojn. Tion ĉiaokaze asertas Tal Bruttmann, historiisto kaj komisaro de la ekspozicio « Kiel la nazioj fotis la krimojn: Aŭŝvico 1944 », malkovrinda ĉe la Memorigaĵo de la Ŝoaho ekde la 23a de januaro 2025. Li eksplikas :  

En niaj socioj, oni opinias, ke sufiĉas montri bildon, por ke ĉiuj komprenu.  Tio estas tute falsa. Bildo kelkfoje konsistas el miriadoj da informoj, kiujn oni ne povas mastri rigardante ĝin nur kelkajn sekundojn.

La historiisto laboris kvin jarojn pri la analizo de la « albumo de Aŭŝvico », korpuso da fotoj fotitaj de la SS (Schutzstaffel) en 1944 en administra celo. Malkovritaj en 1945 dum la liberigo de la koncentrejo fare de juda deportitino, « tiu albumo, komanditita de Rudolf Höss, respondeculo de la koncentrejo Aŭŝvico, utilis por dokumenti la deportadon de la hungaraj judoj.»   

« Temas pri la plej vasta operaco iam organizita kadre de la Ŝoaho. La tuta intenco de tiuj bildoj estas montri la supozitan kapablecon de la naziaj altranguloj al lia hierarkio », detaligas Tal Bruttmann.

La enscenigo estas do postulata, celante ekzemple forgumi la neceson uzadi devigon dum la operacoj, kiuj sekvas la alvenon de la vagonaro. Kelkaj elementoj videblaj en la bildoj estas tamen signifaj kondiĉe, ke oni « sciipovu » rigardi transe de tio, kion la nazioj deziris montri.

 

Relegado de la albumo de Aŭŝvico

La bildoj entenitaj en tiu korpuso figuras inter la plej emblemaj de la Ŝoaho kaj estas konataj ekde la komenciĝo de la 1950aj jaroj. Sed tiu ekspozicio proponas novan legadon de la albumo, instigante la vizitantojn ekvidi en la eksponitaj bildoj tion, kion la naziaj deziris kaŝi.

« Kiam oni rigardas iun bildon, oni ofte estas kaptitaj de la ago, kiu disvolviĝas ĉe la unua plano. Ĉiuj aliaj informoj, kiuj figuras ĉe la dua plano de la bildo estas do neglektataj. Sed se oni atentas, oni ekvidas riĉan trezoron da informoj. »

Se fotilo ne povas kapti la bruojn kaj la odorojn, la bildoj de la viktimoj rivelas indicojn pri la realo de la koncentrejoj. « La bildoj informas nin pri la aŭd- kaj flarkapablo. Kiam centoj aŭ miloj da personoj ĉeestas sur bildo, estas bruoj, paroloj, flustroj, ploroj, krioj. Homoj surhavas naztukojn sur la nazo, kio nutras la atestojn de la viktimoj, de homoj, kiuj loĝis en la ĉirkaŭajoj kaj eĉ de SS, laŭ kiuj la lokoj laŭlitere stinkis la morton. »

 

Pruvoj pri la rezistado de la viktimoj

Kelkaj prezentitaj bildoj rivelas ankaŭ formojn de rezistado fare de virinoj, viroj kaj eĉ infanoj ĉeestantaj en la koncentrejo. « Virinoj kaj infanoj montris sian langon. Eble tiu defia gesto ŝajnas ridinda, sed tio estas la sola rimedo, kiun ili havis por defii la armitan fotiston SS , kaj provi « fuŝi la bildon », detaligas la historiisto.

Ĉe la viroj, la malfido estas observebla alimaniere. « La korpa lingvo malsimilas tiun de la virinoj. Oni povas observi ludon kun la rigardo, teniĝojn, neordinaran sintenon, listigas Tal Bruttmann. Sur bildo, oni povas vidi ankaŭ viron, kiu videble antaŭe armeaniĝis, ĉar li estas ekipita sammaniere, kiel li prepariĝus al milito, dum aliuloj estas tute konfuzitaj. Ĉiu reagas laŭ sia propra maniero. »

80 jarojn post la malkovro de la koncentrejo, la albumo eksponita atestas pri la funkciado de Aŭŝvico-Birkenau je ĝia kulmino. Ironio de la sorto, ĝi utilos kiel pruvo dum la procesoj de kelkaj el la respondeculoj de la projekto pri ekstermo de la Judoj de Eŭropo dum la Dua Mondmilito.

« Kiel la nazioj fotis siajn krimojn: Aŭŝvico 1944 »: tiu ekspozicio estas malkovrinda senpage ekde la 23a de januaro 2025 ĉe la Memorigaĵo de la Ŝoaho, en Parizo. 

https://www.geo.fr/histoire/lalbum-dauschwitz-quand-les-photos-des-bourreaux-temoignent-aussi-de-la-resistance-des-victimes-224322   

02/08/2024

Antaŭ 80 jaroj, 3 000 Romaoj estis murditaj de la nazioj en Aŭŝvico

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/08/antau-80-jaroj-3-000-romaoj-estis-murditaj-de-la-nazioj-en-ausvico.html

28/01/2020

75-a datreveno de la liberigo de Aŭŝvico: «La vero pri la Holokaŭsto ne forpasu»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/75-a-datreveno-de-la-liberigo-de-ausvico-la-vero-pri-la-holokausto-ne-forpasu.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }