01/01/2025
La tempestoj, kiuj frapis Usonon de januaro ĝis septembro kaj la uragano Milton, en oktobro, kostis nur ambaŭ almenaŭ 120 miliardojn da dolaroj, raportas la brita NeRegistara Organizaĵo Christian Aid.
La 10 plej gravaj klimataj katastrofoj de la jaro 2024, kiuj koncernis ĉiujn zonojn de la tero, kostis almenaŭ 200 miliardojn da dolaroj de damaĝoj, laŭ raporto de la brita NRO Christian Aid publikigita en decembro.
« Laŭ absolutaj nombroj, la ekonomiaj efikoj estas ĝenerale pli altaj en la riĉaj landoj – la ekonomia valoro de la infrastrukturoj kaj loĝejoj kaj vivkosto estas ĝenerale pli altaj, kaj granda parto estas garantiata per asekuro – kaj do kalkuleblaj – laŭ financaj terminoj. Tamen, la nombro de mortintoj estas ĝenerale pli alta en la malriĉaj landoj », precizigas la enkondukon.
Plejparte de la registritaj katastrofoj estas lokalizitaj, kiel la inundoj en Valencio, Hispanio, aŭ la ŝtormo Boris, kiu trapasis Centran Eŭropon en septembro. En du kazoj – la inundoj en Ĉinio kaj la ŝtormoj en Usono – la katastrofo registrita referencas al « pluraj ŝtormoj kaj inundoj grupigitaj ». Same, plejparte el taksadoj de la raporto baziĝas nur sur la certigitaj perdoj. « La financaj realaj kostoj verŝajne estas pli altaj (ekzemple, la monperdoj de agrikultura produkto, la malfruoj en la komercaj interŝanĝoj), dum la homaj kostoj ofte ne estas registritaj.
Preskaŭ 16 miliardoj koncerne la inundojn en Ĉinio
La ŝtormoj, kiuj balais Usonon de januaro ĝis septembro kaj la uragano Milto, en oktobro, nur ambaŭ kostis almenaŭ 120 miliardojn. Klasifikita en 5a kategorio, antaŭ ol esti mildigita en la 1a kategorio, tiu ĉi okazigis la morton de 25 personoj, inter kiuj pli ol duono en Florido. La uragano Hélène, kiu okazigis 232 mortintojn en Kubo, Meksiko kaj Usono, kostis almenaŭ 55 miliardojn da dolaroj. Sekvas la inundoj en Ĉinio en junio kaj julio : 15,6 miliardojn da dolaroj, 315 mortintojn
En Azio, la tifono Jagi okazigis meze de septembro, pli ol 400 mortintojn en Birmo kaj preskaŭ 350 norde de Vjetnamio, devigante centojn da miloj da aliaj forlasi siajn hejmojn. La tifono okazigis viktimojn ankaŭ norde de Tajlando, Filipinoj kaj Ĉinio. La taksita kosto atingas 12,6 miliardojn da dolaroj.
Almenaŭ 4,2 miliardoj koncerne la inundojn en Hispanio
En Meksiko, Usono kaj pluraj insuloj de Karaiboj, la tropika uragano Beryl (70 mortintoj) kostis almenaŭ 6,7 miliardojn da dolaroj.
En Eŭropo, la ŝtormo Boris (26 mortintoj), kiu trapasis Aŭstrion, Ĉeĥion, Pollandon, Rumanion kaj Hungarion kostis 5,2 miliardojn da dolaroj. Preskaŭ la sama kosto ol la inundoj en Brazilio, en la Ŝtato Suda Rio-Grando, en aprilo kaj majo (183 mortintoj). En Germanio, la inundoj en Bavario kaj Baden-Virtembergo en junio (6 mortintoj), kostis iom malpli ol 4,5 miliardojn da dolaroj. Fine, la inundoj en la regiono Valencio (224 mortintoj), fine de oktobro, kostis almenaŭ 4,22 miliardojn da dolaroj.
Majoto :
Infanoj, ĉefaj viktimoj de la klimata varmiĝo :
Incendioj :
Bangladeŝo :
Birmo :
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/07/birmo-miloj-da-logantoj-kaptitaj-de-la-inundoj.html
Arbaraj fajroj :
Akvo-leviĝo :
Barato :
Sahelo :
Mongolio :
Gronlando :