03/01/2025
Bildo: Palestinanoj en Ĥan Junis, la 15an de aŭgusto 2024.
« Kion ni atendas por fari politikan premon, kiu ebligus savi almenaŭ la honoron de la Okcidentuloj, kiu nun perdiĝas », demandas tiu specialisto pri urĝa medicino.
La humanitara kuracisto Raphaël Pitti akuzas la Okcidentulojn, ke ili ne plenumas la « necesan politikon por akiri tujan batalhaltigon » en Gaza-sektoro ». Tio kolerigas min kaj tiu kolero estas tre profunda », konfidas la kuracisto anestezisto-revivigisto, edukisto pri militmedicino en la Neregistara Organizaĵo Mehad.
Raphaël Pitti sin demandas « kion ni atendas por haltigi liveradon de armiloj al Israelo kaj revenigi niajn ambasadorojn ». « Kion ni atendas, por ke ekzistu politika premo, kiu eblus almenaŭ savi la honoron de la Okcidentuloj, kiu nun perdiĝas ? », li sin demandas.
Naskiĝinta en Orano, Alĝerio, Raphaël Pitti spertis mem ekzilon, kiam lia familio migris en Francion en 1962. Tiu persona spertado forĝis sian apartan senteblon pri defendo de la rifuĝintoj.
La afero pri la Aquarius markis sian rompiĝon kun la franca prezidento Emmanuel Macron, kiun li subtenis dum lia elekto. Tiu ŝipo, luprenita de la asocio SOS-Mediteraneo por sukuri migrantojn en maro, estis fonto de diplomatia krizo en Eŭropo. Laŭ Raphaël Pitti, « la respondo de Francio ne decis ». Laŭ li, ĉiu homo havas rajton al revo por pli bona estonteco kaj la migradpolitikoj devas respekti tiun universalan aspiron.
En Sirio, ignorata homa tragedio
Raphaël Pitti intervenis en pluraj konfliktaj zonoj, interalie en Sirio. De 2012, la humanitara kuracisto efektivigis tie 35 misiojn, kaj li formis plurajn lokajn medicinajn teamojn pri aplikado de urĝaj protokoloj por flegi la vunditojn en militaj kondiĉoj.
Laŭ ili, Sirio estas loko de senprecedenca tragedio, markita de pli ol 500 000 mortintoj, 12 milionoj da delokitoj, kaj uzado de malpermesitaj armiloj. Tamen, « Okcidento ne komprenis la amplekson de tio, kio okazis, kaj deturnis la rigardon », li diras.
En Gazao, la loĝantaro estas senigita je sia digneco
De post fino de 2023, Gaza-sektoro fariĝis la celloko de Raphaël Pitti. Li instaliĝis tie dum du semajnoj por interveni en la Eŭropa Hospitalo de Ĥan Junes.
Raphaël Pitti priskribas la humanitaran situacion katastrofa : « ekzistas volo malhumanigi la homojn en Gazao », laŭ la franca kuracisto.
« Ni sukcesis kondamni Putin, sed ne Israelon. Ni ne sukcesis devigi batalhaltigon en Palestino. Netanjahu estas militkrimulo, kaj ekstremdekstro nenion respektas, eĉ ne Unuiĝintajn Naciojn », li indignas. Li alvokas al internacia mobilizado por restarigi la respekton de la fundamentaj rajtoj, ĉar laŭ li « la tuta homaro estas en danĝero fronte al tiuj tragedioj »
08/12/2024
Sirio : Ĉu espero finfine estas permesata ?
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/12/sirio-cu-espero-finfine-estas-permesata.html
23/04/2024
Milito Israelo-Hamaso: en Ĥan Junis, dekoj da korpoj estis malkovritaj en amastombejo ĉe la malsanulejo Naser
09/04/2024
« Ni ne rajtas esprimi niajn emociojn »: de post la 7a de oktobro, la voĉoj de la Palestinanoj de Israelo estas ignorataj de la aŭtoritatoj
29/01/2023
Sirio : la registaro estas akuzata, ke ĝi kondukis atakon per kloro kontraŭ Dumo en 2018
07/02/2022
Tertremo en Sirio : « gravas remalfermi la humanitarajn koridorojn », deklaras respondeculo de NeRegistara Organizaĵo
07/10/2018
Francio: miloj da personoj manifestacias por savi la «Aquarius»