09/01/2024
Antaŭ 10 jaroj okazis la mortigado de Charlie Hebdo, de la HyperCacher, kaj Montrouge : Ni pensu pri la viktimoj de la atencoj. La RAAR alvokas al kolektiĝo kontraŭ maltoleremo, antisemitismo kaj ĉiuj rasismoj ĵaŭdon la 9an de januaro je la 18a horo antaŭ la HyperCacher, 23 Avenuo de la Pordo de Vincennes.
Antaŭ 10 jaroj, okazis la mortigado de Charlie Hebdo, de la HyperCacher, kaj Montrouge : niaj pensoj direktiĝas al la viktimoj de tiuj ĝihadistaj kaj antisemitaj atencoj, plenumitaj de islamaj teroristoj aliĝintaj al Al-Kaida, tri jarojn post la murdoj de judaj infanoj fare de Merah en Tuluzo.
Ni estis milionoj, kiuj kriis sian protestadon fronte al tiuj mortigadoj kaj nian solidarecon al tiuj viktimoj, forpuŝante samtempe la stigmatizadon de la islamanoj, kiujn ekstremdekstro submetis al publika kulpo.
La graveco de la mortigado de Charlie kelkfoje eklipsis la fakton, ke kvar personoj estis mortigitaj en magazeno de Kaŝeraj nutraĵoj, ĉar judaj.
Aliaj murdoj okazis, en la Bataclan kaj en tuta Parizo en novembro samjare, kontraŭ instruistoj, kontraŭ judaj virinoj.
Ĉiuj rasismoj plu frapas. La ekstremdekstroj kreskas ĉie en la mondo.
La memoro de la eventoj de januaro 2015 estu konservita. Ili estas parto de tiuj, kiuj instigis la kreadon de nia movado, la RAAR (Reto de Agadoj kontraŭ Antisemistismo kaj ĉiuj rasismoj).
Ni alarmas pri la kreskado de antisemitaj agoj kaj diroj de post la 7a de oktobro 2023, kiu povus konsistigi humteron por apero de novaj antisemitaj atencoj.
Okaze de tiu datreveno, la RAAR alvokas al kolektiĝo por lukti kontraŭ netoleremo, antisemitismo kaj ĉiuj rasismoj kaj partopreni al memormomento en Parizo ĵaŭdon la 9an de januaro je la 18a horo antaŭ la Hypercacher, 23 Avenuo de la Pordo de Vincennes (Metroo : linio 1, metrostacio St-Mandé). Ni deponos tien garbon memore al ĉiuj viktimoj de januaro 2015.
08/01/2015
Francio : #JeSuisCharlie: 100.000 personoj spontanee manifestacias por subteni gazetliberecon
07/01/2015
Francio : Abomeno, amikeco, decidemo
11/01/2015
Tutmondo : Internaciaj politikaj famuloj ĉeestos ĉi-dimanĉon en Parizo