Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 décembre 2024 5 27 /12 /décembre /2024 18:53
afp/Martin Desirée

27/12/2024

La nombro de mortintoj, registritaj fare de la NeRegistara Organizaĵo Caminando Fronteras superas ĝis 58% tion registritan pasintjare en la migradvojoj al Hispanio.

En 2024, jaro markita de migrada fluado neniam konata en la arkipelago Kanarioj, pli ol 10 400 personoj mortis aŭ malaperis en la maro provante atingi Hispanion, tio reprezentas po averaĝe 30 personojn tage inter januaro kaj la 15a de decembro, laŭ raporto de la hispana NRO Caminando Fronteras publikigita ĵaŭdon 26an de decembro. La nombro de mortintoj superas ĝis 58% tion, registritan de la NRO pasintjare, kiu censis 6 618 migrantojn mortintajn aŭ malaperintajn en la migradvojoj al Hispanio. Sume, 421 virinoj kaj 1 538 infanoj kaj adoleskantoj mortis, raportas Caminando Fronteras, kiu alarmas la marajn aŭtoritatojn koncerne la ĉeeston de pereantaj ŝipoj.    

« Tiuj nombroj evidentigas profundan malsukceson de la sistemo de savado kaj protektado », deklaris Helena Maleno, kunordigantino de la raporto, kiu denuncas « neelteneblan tragedion ». Ŝi postulas « ke prioritato estu donita al la protektado de rajto al la vivo, intensigo de la operacoj de serĉado kaj savado, kaj garantio de justico por la viktimoj kaj ties familioj ».

 

Kresko ĝis 14,5%

Tiuj migrantoj mortintaj aŭ malaperintaj originis de almenaŭ 28 landoj, plimulte afrikaj, sed devenis ankaŭ de Irako kaj Pakistano. Plimulte el la viktimoj (9 757) estis censitaj dum la transirado de la Atlantika Oceano inter la Nord-okcidentaj marbordoj de Afriko kaj la Kanariaj insuloj, laŭ la datumoj de la NRO. Ĝuste sur tiu vojo, sep boatoj estis sukuritaj merkredon la 25an de decembro, anoncis la hispanaj marsukuristoj en la apo X.

La nombro de migrantoj enirintaj en Hispanion el neregula maniero tra la Kanariaj insuloj grave kreskis tiujn lastajn monatojn. Fine de novembro, ĝi superis la nombron atingitan dum la tuta jaro 2023, laŭ la hispana ministrejo pri internaj aferoj. Laŭ la datumoj de tiu ĉi, 60 216 migrantoj eniris Hispanion kontraŭleĝe per vojo tera aŭ mara inter januaro kaj meze de decembro, multe pli ol la 52 591 registritaj dum la tuta pasinta jaro : la kresko atingas tiel 14,5%.

Tiuj amasaj alvenoj instigis la aŭtoritatojn de Kanarioj alarmi, deklarante sin nekapablaj administri la alfluadon de neakompanataj neplenaĝuloj, kiujn ili devas gastigi en la akceptejojn.   

04/01/2022

Azilo kaj migrado : pli ol 4 000 migrantoj mortis aŭ malaperis provante atingi Hispanion en 2021, laŭ NeRegistara Organizaĵo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/azilo-kaj-migrado-pli-ol-4-000-migrantoj-mortis-au-malaperis-provante-atingi-hispanion-en-2021-lau-neregistara-organizajo.html

31/12/2020

En 2020, pli ol 2 000 migrantoj mortis en maro provante atingi Hispanion, ĉefe la arkipelagon Kanariojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/12/en-2020-pli-ol-2-000-migrantoj-mortis-en-maro-provante-atingi-hispanion-cefe-la-arkipelagon-kanariojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }