19/12/2024
Ladurboj detruitaj, loĝantaro malfortiĝinta, telekomunikaĵoj interrompitaj. La trapasado de la ciklono okazigis scenojn de konsternado kaj afliktado en Majoto, kie la sukuroj organiziĝas por retrovi pluvivantojn en la ruinaĵoj. Tio estas tragedio por la plej malriĉa departemento de Francio.
Neniu povas mencii kiom da viktimoj faris la ciklono, kiu falegis sur Majoton, tiel gravegaj estas la damaĝoj kaj nenombreblaj estas la urĝoj. Necesas atingi la postvivajn lokojn malembarasante la vojojn, kie disiĝas arboj dispecigitaj de la buraskoj je pli ol po 200 kilometroj hore, kaj ĉiaj ruboj.
Necesas kuraci kaj nutradi per trinkebla akvo la plej malriĉajn loĝantojn, jam submetitajn antaŭ la tragedio al drastaj kvantolimigoj.
En la izolitaj zonoj, nutraĵo tre baldaŭ mankos. Estas malfacile imagi sukurteamojn, kiuj plenumas urĝajn operaciojn en improvizitaj dispensarioj, kiel en Pamanzi. En Pamanzi, detruita fare de la okulo de la ŝtormo, kie operaciejo estis improvizita por la viscera kaj ortopedia kirurgioj.
Ĉiu loko de la ĉambro estis uzita, jen lito, jen seĝo, por la malgravaj vundoj. Kio estas la timo de la sukuristoj ? La infektoj. Ili akceptis multajn vunditojn suferantajn pri tranĉvundoj kaj kranaj traŭmatoj, koliziitaj de la ferpecoj de laddomoj, tranĉantaj objektoj ĵetitaj aeren.
https://www.radiofrance.fr/franceculture/podcasts/culture-de-l-info/culture-de-l-info-6387127
https://www.youtube.com/watch?v=_TNorvxKB2I&list=RDNS_TNorvxKB2I&start_radio=1
05/03/2018
Majoto: tria semajno de ĝenerala striko: tutmondaj kuracistoj alarmas de longe pri la mizero
12/04/2016
Majoto : Ĝenerala striko : la movado daŭras kaj plivastiĝas
11/11/2015
Majoto : Ĝenerala striko : komenco de intertraktado, laŭ la sindikatoj