Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 décembre 2024 6 28 /12 /décembre /2024 18:15

28/12/2024

La prezidentino asertas, ke ŝi ne demisios lundon, kiam la nova elektita prezidento, Miĥail Kevaliŝvili, ekposteniĝos.

Sabaton, la nuna prezidentino de Kartvelio kuniĝis kun miloj da manifestaciantoj sur la stratoj de la ĉefurbo Tbiliso, monaton precize post la komenciĝo de la protestadoj de la opozicio.

Sinjorino Zurabiĉvili deklaris, ke ŝi defios la rezultojn de la oktobra parlamenta baloto kaj restos ĉe sia posteno post venonta lundo.

Ŝi postulas novan baloton asertante, ke la baloto estis manipulataj per entrudiĝo de Rusio.

Ankaŭ la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE), kiu prigardis la baloton, pridiskutas ilin.

« Multaj problemoj menciitaj en nia fina raporto havis malbonajn efikojn pri integreco de tiu baloto kaj malfortigis la fidon de la publiko en la procezo », deklaris la 20an de decembro Eoghan Murphy, kiu estris la prigardan mision de la OSKE pri la balotoj .

En Tbiliso, la manifestaciantoj provis starigi homĉenon spertumante sur la ok pontoj de la ĉefurbo, kiuj superpaŝas la riveron Kura.

Aliaj urboj ankaŭ manifestaciis sabaton kontraŭ la ĉefministro Irakli Kobakhidze.

La reganta partio, "Kartvelio Revo", favora al Rusio, estis fondita de la miliardulo Bidzina Ivaniŝvili. Vendredon, Usono trudis al li novajn punojn opiniante, ke li sapas demokration profite al Rusio.

La manifestacioj komenciĝis la 28an de novembro, post kiam Sinjoro Kobakhidze anoncis, ke Kartvelio prokrastos sian kandidatiĝon al Eŭropa Unio ĝis 2028. De tiam, konstanta fluado de personoj kolektiĝas dum la tago kaj restas ekstere la tutan nokton.  

02/05/2024

En Kartvelio, manifestaciantoj kontraŭ leĝo pri « eksterlanda influo » estas disigitaj, dum ili provis bloki la Parlamenton

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/05/en-kartvelio-manifestaciantoj-kontrau-lego-pri-eksterlanda-influo-estas-disigitaj-dum-ili-provis-bloki-la-parlamenton.html

26/02/2022

Milito en Ukrainio : 30 000 solidaraj personoj sur la stratoj de Kartvelio, lando invadita de Rusio en 2008

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/milito-en-ukrainio-30-000-solidaraj-personoj-sur-la-stratoj-de-kartvelio-lando-invadita-de-rusio-en-2008.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }