21/12/2024
Pasintan vendredon en la kurda urbo Van, la turka polico atakis manifestacion organizitan por denunci la murdon de la ĵurnalistoj Nazım Daştan kaj Cihan Bilgin, mortigitaj de la turka armeo norde de Sirio. Almenaŭ 39 personoj, inter kiuj 10 ĵurnalistoj estis arestitaj.
Subtenita de la "Platformo por Laboro kaj Demokratio", la manifestacio estis organizita en Van fare de la "Asocio de ĵurnalistoj Dicle Fırat" (DFG) kaj la "Asocio de la virinaj ĵurnalistoj de Mezopotamio" (MKG) cele al protesto kontraŭ la turka atako, kiu kostis ĵaŭdon la vivon al la kurdaj ĵurnalistoj Nazım Daştan kaj Cihan Bilgin norde de Sirio.
Post blokado de la strato Sanat, kie la organizantoj de la manifestacio intencis starigi gazetkunvenon, la polico atakis la manifestaciantojn, inter kiuj troviĝis multaj ĵurnalistoj, elektitoj kaj politikaj reprezentantoj. 39 personoj, inter kiuj 10 ĵurnalistoj de pluraj kurdaj amaskomunikiloj, estis arestitaj.
Inter la arestitaj personoj, figuras ankaŭ lokaj gvidantoj de la "Partio de la Demokratio kaj Egaleco de la Popoloj", kaj membroj de la civila socio. Pluraj personoj suferis policajn perfortojn dum la arestoj.
Frapo de mortigaj droneoj norde de Sirio.
La ĵurnalistoj Nazım Daştan kaj Cihan Bilgin estis mortigitaj ĵaŭdon en frapo de droneo kondukitaj de la turka armeo, kiu celis nordon de Sirio.
De multaj jaroj, ambaŭ ĵurnalistoj laboris por la kurdaj amaskomunikiloj kaj raportis antaŭnelonge pri la rezistado de la "Siriaj Demokratiaj Fortoj" (SDF) kontraŭ la atakoj de la ĝihadistaj prokuriloj de Ankaro sur la militfronto de Eŭfrato.
26/01/2015
Kurdio : La Islama ŝtato forpelita el Kobanê fare de la kurdoj
28/12/2019
«Ni fuĝis kun niaj bovinoj, niaj ŝafoj kaj niaj infanoj»: en Sirio, civiluloj fuĝas amase la batalojn
08/12/2024
Sirio : Ĉu espero finfine estas permesata ?
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/12/sirio-cu-espero-finfine-estas-permesata.html