Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 décembre 2024 6 14 /12 /décembre /2024 19:39

14/12/2024

La « kuraĝa » Asad fuĝis ĉe Putin. Kien fuĝos Putin ?

Ĉi-jare, la Tago de homaj rajtoj estas markita de korŝiraj bildoj de la siriaj malliberejoj kaj torturĉambroj, kiuj estis malfermitaj post la fuĝo de Asad. Homoj estis humiligitaj dum multaj jaroj. Viroj kaj virinoj. Ili estis batitaj, torturitaj, seksperfortitaj. Miloj kaj miloj da personoj suferis tiun perfortuzinon.

De jardekoj, la reĝimo de Asad postvivas nur per perforto. Kaj al tio similas ĉiuj reĝimoj subtenataj de Putin. Ni spertis tiajn malliberejojn, torturĉambrojn, nepriskribeblajn perfortojn, humiligojn, batojn, torturojn, seksperfortojn kaj aliajn krimojn sur nia teritorio en ĉiuj lokoj okupaciataj de la rusiaj invadantoj.

Rusio estas karcera Ŝtato, kaj povas konservi la kontrolon de la ŝtelitaj teroj nur starigante siajn karcerojn kaj torturĉambrojn.

De la komenco de la rusia okupacio, la batalĉaroj estis sekvataj de represio kaj torturo. Ni vidis tion unuafoje en Krimeo en 2014, kiam la rusia okupacio okazigis represion kontraŭ la indiĝena popolo, la plej vasta islama komunumo de Ukrainio, la Tataroj de Krimeo, kaj ĵurnalistoj kaj politikaj aktivuloj. Poste Rusio daŭrigis siajn terurajn malobservadojn de Homaj rajtoj en okupaciata Dombaso, inkluzive de terura konata malliberejo Izolacja.      

De febraro 2022, Rusio plivastigis tiujn praktikojn en la cetero de la okupaciataj teritorioj. La kruelaĵoj kreskis je amplekso kaj brutaleco.

Tial ni, Ukrainanoj, estas tiel emociataj, kiam ni vidas Sirianojn elirintajn de la malliberejoj kaj torturĉambroj de Asad.  

Asad kaj Putin estas pli ol simplaj vasaloj kaj sinjoroj. Ili estas komplicoj en la perforto. Diktatoroj kiel Asad ne povas pluvivi sen diktatoroj kiel Putin. Kaj Putin provos venĝi la falon de Asad.

Pro tio ni bezonas union kaj forton por alfronti reĝimojn, kiuj nur semas humiligon kaj lasas malantaŭ ili nur suferon, doloron kaj ruinaĵojn. Helpante Ukrainion en ĝia lukto kontraŭ la diktaturo de Putin, la internacia komunumo helpas multajn aliajn regionojn restarigi sekurecon kaj sin protekti kontraŭ  perforto.     

Estas necese, ke justico efektiviĝu kontraŭ la plenumintaj kruelaĵoj kaj malobservadoj de Homaj Rajtoj. Fakte, ja meritas enkarcerigon Putin kaj Asad, kaj ne la senkulpuloj, kiujn ili enkarcerigas de antaŭ jaroj.       

https://x.com/ZelenskyyUa/status/1866468214672064956

https://www.youtube.com/watch?v=IrDRiuJc8lg

03/04/2021

Rusiaj NeRegistaraj Organizaĵoj kondamnas la rolon de Moskvo en la militkrimoj en Sirio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/rusaj-neregistaraj-organizajoj-kondamnas-la-rolon-de-moskvo-en-la-militkrimoj-en-sirio.html

09/07/2020

Sirio: la duobla rusia-ĉina vetoo ĉe Unuiĝintaj Nacioj estas «blokado kontraŭ la loĝantaro»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/sirio-la-duobla-rusia-cina-vetoo-ce-unuigintaj-nacioj-estas-blokado-kontrau-la-logantaro.html

20/10/2019

Sirio: laŭ Human Rights Watch, la atako siri-rusia la 16an de aŭgusto 2019 kontraŭ kampadejo de delokigitoj estas militkrimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/sirio-lau-human-rights-watch-la-atako-siri-rusia-la-16an-de-augusto-2019-kontrau-kampadejo-de-delokigitoj-estas-militkrimo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }