23/12/2024
Bildo: La palestinano Mahmud Khaled Ajaj, eks-prizonulo, paŝas en la ruinaĵoj de sia kvartalo de Jarmuk, en la ĉirkaŭaĵo de Damasko la 19an de decembro 2024.
En la ruinaĵoj de la kvartalo Jarmuk, apud Damasko, Palestinanoj rememoras la mistraktadojn, kiujn ili suferis dum la epoko de Baŝar El-Asad.
En klasĉambro de la palestina rifuĝkampo, la plej vasta el Sirio, la lastaj kursoj datiĝas de la 18a de oktobro 2012, laŭ la dato skribita sur la tabulo.
« Mi ludas futbalon », « Ŝi manĝas pomon », « La knaboj flugigas flugdrakon », estas skribite en la angla.
Ekstere, maloftaj infanoj plu vivas en tiu ĉirkaŭajo de Damasko, loĝata de pli ol 160 000 personoj antaŭ 2011, laŭ Unuiĝintaj Nacioj. Ili ludas meze de ruinaĵoj okazigintaj de pli ol 13 jaroj da milito.
Kreita en la 1950-aj jaroj por akcepti la Palestinanojn elpelitajn el siaj teroj aŭ fuĝantajn post la kreado de Israelo, Jarmuk fariĝis jaron post jaro grava kvartalo rezida kaj komerca.
Dum la milito, kiu komenciĝis en 2011, tiu zono ribela kaj poste ĝihadista estis sieĝita kaj bombadita de la lojalistaj fortoj, detruante ĝin, kaj lasante nur kelkajn milojn da loĝantoj pluvivi en la ruinaĵoj.
Post la defalo de Asad antaŭ du semajnoj, miloj da malliberuloj estis liberigitaj fare de la nova potenco, kiel la Palestinano Mahmud Khaled Ajaj, kiu revenis hejmen en Jarmuk.
« Ĉefe la panon »
Tiu eks-batalanto de la « Libera Siria armeo », kiu luktis kontraŭ la registaraj fortoj dum la milito, estis enkarcerigitaj dum sep jaroj, interalie en la fama terura malliberejo Sednaja, kvalifikita kiel « hombuĉado » fare de "Internacia Amnestio".
Mahmud malfacile paŝas, subtenata per lumbozono. Li rakontas, ke li suferis jarojn da perfortaĵoj.
Iam, kuracisto de la malliberejo injektis kemiaĵon en lian spinon, paralizante lin parte – intence li opinias.
Sed tio, kio ĉefe obsedas lin, estas la malsato, kiu ege suferigis lin en troloĝata karcero.
« Miaj najbaroj kaj mia familio scias, ke mi mankis je nutraĵo, pro tio ili alportas al mi manĝaĵon. Mi ne dormas se mi ne havas panon apud mi. Ĉefe la panon », li diras.
Today I visited Yarmouk camp, which was once the largest Palestinian community outside Palestine. I once lived here, and these streets were full of people. The Assad regime did this. Remember this the next time you hear that the fall of the Assad regime was bad for Palestinians. pic.twitter.com/TlHcn9OnBT
— Shane Bauer (@shane_bauer) December 22, 2024
25/04/2019
Sirio : Daraa: la reĝimo estas akuzata pri la murdo de Majed al-Assami, aktivulo pri amasinformiloj