Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 octobre 2024 4 10 /10 /octobre /2024 16:10

10/10/2024

Laŭ la ukraina mediatoro por Homaj rajtoj, Dmitro Lubinets, de la komenco de la grandskala invado, Rusio deportis kontraŭleĝe pli ol 20 000 ukrainajn infanojn. Li avertis, ke ĉirkaŭ 1,5 miliono da aliaj infanoj, nun en la teritorioj okupaciataj de Rusio, riskas deportadon.

S-ro Lubinets komunikis tiujn informojn dum la tria "plenuma sesio de la Internacia koalicio por reveno de la ukrainaj infanoj".

Li substrekis, ke Rusio modifas trude la personajn datumojn de la deportitaj infanoj, kio komplikas la taskon de iliaj familioj kaj de Ukrainio por lokalizi kaj resendi ilin.

Multaj el tiuj infanoj estas senditaj en « centron de reedukado », kie ili estas submetitaj al rusa propagando. En tiuj centroj, ili estas instigitaj « rezigni sian ukrainan identecon », deklaris S-ro Lubinets.

Li ankaŭ provizis detalojn pri specifaj institucioj, kiel la internejo por infanoj Olekskivskij en la regiono de Ĥersono, kie la infanoj estis unue delokitaj en la okupaciataj teritorioj, kaj estas poste deportitaj al Rusio. Lubinets substrekis la kazojn de infanoj de la regiona orfejo de Ĥersono, kiuj estis adoptitaj en Rusio sen adekvata laŭleĝa proceduro.

La Mediatoro ankaŭ notis,  ke la infanoj deportitaj al Rusio, aparte la orfoj, ofte suferas malkongruajn medicinajn flegadojn kaj malbonajn vivkondiĉojn.

Ukrainio daŭrigas siajn klopodojn por lokalizi kaj resendi tiujn infanojn, identigante interalie iliajn parencojn kaj plibonigante la jurajn procedurojn por protekti iliajn rajtojn. Tamen, S-ino Lubinets substrekis, ke Rusio intence prokrastas la proceduron pri reveno de tiuj infanoj.

Dum la kunveno, la partoprenantoj al la koalicio listigis la progresojn realigitajn dum la ses lastaj monatoj kaj detaligis siajn projektojn por estonteco. Ili publikigis komunan deklaracion, substrekante la ŝlosilajn punktojn pri reveno de la infanoj, interalie travideblecon en la divido de la datumoj, aliro al internaciaj misioj, subteno al la humanitaraj klopodoj de Ukrainio kaj garantio de aliro de la infanoj al justico.

La kontraŭleĝa deportado de infanoj estas unu el la ĉefaj akuzoj pro kio la Internacia Punkortumo ordonis arestmandaton kontraŭ la rusia estro Vladimir Putin. Ukrainio plu engaĝiĝas en komplikaj klopodoj por certigi la revenon de tiuj infanoj, ĉiu kazo estante specife traktita. Tamen, la manko de kooperado de Rusio ege malhelpis la procezon.  

14/03/2023

Milito en Ukrainio :  La Internacia Puna Kortumo deziras persekuti Rusojn pro forkaptado de infanoj senditaj al adopto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/milito-en-ukrainio-la-internacia-puna-kortumo-deziras-persekuti-rusojn-pro-forkaptado-de-infanoj-senditaj-al-adopto.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }