05/10/2024
En Libano, ĉiuj lernejoj estas fermitaj, dum la israelaj bombadoj daŭras. Multaj el ili aliformiĝis en akceptejojn por centoj da miloj da delokitoj. 900 urĝaj centroj estis malfermitaj en la tuta lando.
De antaŭ dek tagoj, 175 personoj, inter kiuj duono estas infanoj, dormas surgrunde en klasĉambretoj en tiu libana lernejo de Zahlé aliformita en urĝan akceptejon, en la valo Bekaa oriente de Bejruto. Vestaĵoj, nutraĵoj… la familioj, foririntaj en urĝeco mankas je ĉio.
Kaŭriĝinta, kun vizaĝo enkadrigita per nigra hiĝabo, Rama 13-jara, desegnas. « Ĉi tie estas la suno, ĉi tie estas la nuboj, ŝi priskribas. Mi desegnas domon kun infano kaj mi desegnos la aerbombadojn. La infano ploras, ĉar ĝi perdis sian domon. Mi estas tiel malĝoja, ke mi forlasis la mian por veni ĉi tien ».
Se la domo de Rama fakte ne estis damaĝita, la juna adoleskantino plu estas tamen traŭmatizita pro la bombadoj de la apudaj loĝejoj. « Dum bombado, mi grimpis en arbon. Mi kriis : panjo ! panjo ! Mi estis superŝutita, preskaŭ svenis, rakontas la adoleskantino. Oni donis al mi medikamentojn kun akvo ».
Issa, 10-jara, venas de la urbo Baalbek. « Mia domo estis tie, sed 20 misiloj falis en la kvartalon », li eksplikas.
« Oni aŭdis la eksplodojn. Ni timegis. Ni venis ĉi tien por ne plu timi kaj esti en sekureco ». Aissa, 10-jara.
Tiuj infanoj estas traŭmatizitaj de la milita frakaso. « Droneoj, eksplodoj, aviadiloj, kiuj pasas kaj transpasas la sonmuron, tio estas traŭmatizaj, ilustras Christophe Boulierac, porparolanto de la Unicef en Libano. Ludi, esprimiĝi kaj restadi kun siaj parencoj estas la unua respondo, kiu ebligos al ili ne tro malfarti. Antaŭ kelkaj tagoj, mi estis en unu el tiuj ŝirmejoj en alia urbo, kaj knabo diras al mi : « "Mi volas havi braceleton kun mia nomo, ĉar se misilo falas sur nin, mi volas, ke oni retrovu mian korpon, kaj ke oni identigu ĝin kun mia familio", infano neniam devus diri tion ».
De la komenco de la milito inter Israelo kaj la Hizbolaho, la libanaj aŭtoritatoj mencias 2000 mortintojn, inter kiuj 127 infanoj. 30 000 infanoj jam estis delokitaj. Kaj la nombro senĉese kreskas.
31/01/2024
Libano: la UNRWA estas vivnecesa por plejparto de la palestinaj rifuĝintoj
05/11/2023
Atako de la 7a de oktobro: Naŭ familioj plendas ĉe la Internacia Puna Kortumo