12/10/2024
La Nobel-premio pri Paco rekompensis vendredon la japanan organizaĵon por abolo de la nukleaj armiloj Nihon Hidankyo, kiu grupigas pluvivantojn de la nukleaj bombadoj kontraŭ Hiroŝimo kaj Nakasako en 1945.
La Nobel-premio pri paco 2024 estis aljuĝita al la japana organizaĵo Nihon Hidankyo pro ĝia engaĝiĝo favore al la pluvivantoj de la nukleaj bomboj de Hiroŝimo kaj Nakasako, anoncis vendredon 11an de oktobro, la Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedo.
Nihon Hidankyo « ricevas la pac-premion pro siaj klopodoj favore al mondo sen nukleaj armiloj, kaj ĉar ĝi demonstris per atestoj, ke la nukleaj armiloj estu neniam uzitaj », deklaris la prezidento de la Norvegia nobel-komitato, Jørgen Watne Frydnes.
Aljuĝante tiun premion al la japana movado fondita la 10an de aŭgusto 1956, do antaŭ 68 jaroj, la Nobel-komitato deziras alarmi kontraŭ malkresko de la tabuo pri uzado de la nuklea armilo.
« De antaŭ preskaŭ 80 jaroj, neniu nuklea armilo estis uzita en milito », konstatis la prezidanto de la Nobel-komitato. « Estas do alarme konstati, ke hodiaŭ tiu tabuo kontraŭ uzado de la nukleaj armiloj estas submetita al premoj », li substrekis.
La diroj koncerne la militon kontraŭ Ukrainio vekis antaŭnelonge maltrankvilojn pri malfortigo de tiu tabuo, aparte pro la minaco de la rusia prezidento Vladimir Putin revizii sian doktrinon pri la uzado de la absoluta armilo.
« La ĉi-lasta premio estas premio, kiu emfazas la necesecon pluigi la nuklean tabuon. Kaj ni ĉiuj havas respondecon por tion fari, aparte la nukleaj potencoj », aldonis la prezidanto de la Nobel-komitato.
La situacio en Gazao « similas Japanion antaŭ 80 jaroj »
Reaginte al la venko de sia organizaĵo, la Kun-prezidanto de Nihon Hidankyo esprimis sian surprizon. « Neniam mi imagus, ke tio povus okazi », deklaris Toshiyuki Mimaki al la ĵurnalistoj, kun larmoj en la okuloj, dum gazetkonferenco en Tokio.
Toshiyuki Mimaki starigis similecon inter lia batalo kaj la konflikto, kiu detruas nun Mezorienton. « En Gazao, sangoplenaj infanoj estas detenitaj. Same kiel en Japanio antaŭ 80 jaroj », asertis Toshiyuki Mimaki.
Pasintan jaron, la Nobel-premio pri paco estis aljuĝita al la irana aktivulino Narges Mohammadi, enkarcerigita en sia lando, pro sia lukto kontraŭ vualo por la virinoj kaj kontraŭ la mortopuno.
La Nobel-premio pri paco, dotita ĝis 11 milionoj da svedaj kronoj (ĉirkaŭ miliono da eŭroj), estos aljuĝita en Oslo la 10an de decembro, datreveno de Alfred Nobel.
La premio de la Sveda Banko pri ekonomiko, kutime nomata Nobel-premio pri ekonomiko, estos siaflanke aljuĝita venontan lundon.
06/10/2023
La irananino Narges Mohammadi : « La Nobelpremio pri paco igos min pli fortika, pli decidema, pli optimisma »
06/08/2023
Memorfestoj de Hiroŝimo: Japanio denuncas la rusian nuklean minacon
30/07/2020
Japanio: la surradiitoj de la «nigra pluvo» de Hiroŝimo en 1945 finfine estas agnoskitaj kiel viktimoj