Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 septembre 2024 3 25 /09 /septembre /2024 21:25
BORIS LOUMAGNE / RADIOFRANCE)

25/09/2024

De post la fino de aŭgusto, du grandaj riveroj spertas epizodon de poluado, kiu mortigis dekojn da tunoj da fiŝoj.

Nun estas kutime la bela sezono sur la bordoj de la rivero Desno. Tio estas la sezono de bano kaj fiŝkaptado. Sed ĉi-jare, Volodimir, kiu loĝas en la vilaĝeto Horicjo en Ukrainio, venis konstati la damaĝojn. « La rivero Desno estis belega rivero, li diras. Kian sortobaton oni faris al ni. Ĉio estas venenita ».

« La rivero ŝanĝis sian koloron, fariĝis malhela, malpura kaj malbonodora. Antaŭe, la rivero estis klara, travidebla », li aldonas. Tiu epizodo de poluado komenciĝis meze de aŭgusto, dum la bataloj en Kursk: kvin tunoj da poluaj materialoj devenintaj de industria areo estis enverŝitaj en la riveron Seym, en Rusio.

La urbestro de la vilaĝo Boromiki longe primemoros tion. « Matene, kiam ni atingis la riveron, tio estis vidado de hororo. Laŭlonge de la rivero kuŝiĝis diversaj mortigaj fiŝoj: sandroj, ezokoj, siluroj, plotoj, bremenoj. Laŭ metron larĝa kaj 700 metrojn longa ! »

Sume, laŭlonge de kelkaj dekoj da kilometroj, 30 tunoj da fiŝoj estis kolektitaj. Preskaŭ tri jarojn estos necesaj, por ke la rivero Desno restarigas sian ekosistemon.

 

La klimata kosto de la milito

Tiu estas nova ilustraĵo pri la konsekvencoj de la milito kontraŭ la medio, laŭ Sergi Tsibulja, profesoro pri ekologio ĉe la Universitato de Ĉernihivo. « Estas poluado de la tero fare de la materialoj de detruitaj konstruaĵoj, minaj terenoj, perfortaj incendioj dum la bataloj, detruado de la cisternoj de karburaĵoj. La detruado de la pejzaĝo, la poluado de la atmosfero. Ankaŭ efiko kontraŭ ekologio estas unu el la krimoj de tiu milito ».

Laŭ raporto, la kostoj de la klimataj damaĝoj de post la komenciĝo de la milito atingas pli ol 30 miliardojn de eŭroj.

18/10/2023

La detruado de la baraĵo de Kakovko okazigis preskaŭ 14 miliardojn da dolaroj da damaĝoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/la-detruado-de-la-barajo-de-kakovko-okazigis-preskau-14-miliardojn-da-dolaroj-da-damagoj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }