23/09/2024
China Steel Express (CSE), la plej lukra filio de la plej granda publika entrepreno de Tajvano, China Steel Corporation (CSC), ekspluatas de longe la tajvanajn maristojn pere de kontraŭleĝaj portempaj kontraktoj. Hodiaŭ, CSE anstataŭigis la tajvanajn maristojn per membroj de ĉinaj skipoj. Konsekvence, pli ol 300 maristoj perdis sian laborpostenon. En julio, CSE bruske nuligis la asekuron de pli ol 100 maristoj por trudi aliajn laboristojn forlasi sian laborpostenon. Por defendi siajn rajtojn, la sindikato de la CST organizis baloton pri ekstriko. El 487 membroj, 371 (76%) subtenis la strikon. Tiu amasa subteno atestas pri ilia decidego protekti sian laborrajton kaj markas la unuan strikon en la historio de la tajvana marsektoro.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5530
Retkampanjo:
Mi subtenas la postulojn de la sindikato de la China Steel Express en Tajvano por defendi sian laborrajton. Mi subtenas ankaŭ ilian alvokon al la tajvana registaro, ke ĝi enketu pri la kialoj de la striko kaj komprenu, kial la maristoj ne havis alian elekton. Krome, mi subtenas la alvokon lanĉitan al China Steel Express, ke ĝi restarigu la asekuron de la maristoj, kaj donu prioritaton al dungado de naciaj maristoj.
Partnerece kun la CSEU kaj la asocio Serve the People (SPA).