Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 septembre 2024 4 12 /09 /septembre /2024 21:12
RAUL ARBOLEDA / AFP

12/09/2024

Global Witness taksas, ke 85% el la murdoj estis plenumintaj en Suda Ameriko, kaj interalie en Kolombio, kie 79 aktivuloj estis mortigitaj.

Preskaŭ 200 medidefendantoj estis murditaj en la mondo en 2023, anoncis la NRO Global Witness en raporto publikigita mardon 10an de septembro, kontraŭ 177 en 2022. Ĉirkaŭ 85% el la 196 murdoj de medidefendantoj kaj rajtoj al la teroj plenumintaj pasintjare okazis en Suda Afriko.

La NRO alarmas aparte koncerne la situacion en Kolombio, kie 79 aktivuloj estis mortigitaj en 2023, la plej alta nombro, de post kiam Global Witness komencis realigi sian jaran raporton en 2012. Plejparte el tiuj krimoj okazis en regionoj sud-okcidente de la lando, dum la krimaj organizaĵoj suspekte kulpas pri duono el ili.           

Kolombio akceptos en oktobro kaj novembro la Konferencon de la Partoj (COP16) en la urbo Kalio. Tio estigas maltrankvilon koncerne la sekurecon de la partoprenontoj.

 

Nombroj « ege subtaksitaj » en Afriko

La raporto ankaŭ substrekas la alarman bilancon de Honduraso, kiu registris 18 murdojn, t.e la plej alta murda procento laŭ la nombro de loĝantoj.

En Azio, Filipinoj plu estas la plej danĝera lando, kun 17 murdoj de aktivuloj pri medio. En Afriko, Global Witness registris nur kvar mortintojn sed avertis, ke tiu nombro verŝajne estas « ege subtaksitaj » pro malfacileco kolekti informojn. 

La NRO denuncas ankaŭ la britan kaj usonan leĝarojn, kiuj antaŭvidas punojn pli severajn por la manifestaciantoj kaj aktivuloj, kaj « la nivelojn de drasta prigardado » en la landoj de Eŭropa Unio.

29/10/2022

Kolombio: pli ol 150 defendantoj de Homaj rajtoj estis murditaj de post la jarkomenciĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/kolombio-pli-ol-150-defendantoj-de-homaj-rajtoj-estis-murditaj-de-post-la-jarkomencigo.html

02/08/2019

En 2018, pli ol 160 personoj estis murditaj, ĉar ili defendis la naturmedion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/06/tutmondo-kvar-medidefendantoj-estas-mortigitaj-ciusemajne.html

05/12/2017

En 2016, 200 personoj estis mortigitaj, ĉar ili defendis la naturmedion, laŭ Internacia Amnestio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/12/en-2016-200-personoj-estis-mortigitaj-car-ili-defendis-la-naturmedion-lau-internacia-amnestio.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }