Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 septembre 2024 7 29 /09 /septembre /2024 18:33

29/09/2024

La rajtoj de la laboristoj en Pollando estas grave minacitaj. PKP Cargo S.A, unu el la plej grandaj entreprenoj de fervoja vartransporto en la lando restrukturiĝas kaj malobservas el evidenta maniero la leĝojn, normojn kaj rajtojn, kiuj protektas la sindikatajn aktivecojn en Pollando. La entrepreno praktikas diskriminacion kontraŭ membroj de la sindikato « Solidarność », maljuste celante ilin cele al maldungo, inkluzive de gravaj sindikataj reprezentantoj en la naciaj kaj lokaj strukturoj en la fervoja sektoro.   

Tiu kontraŭleĝa kaj senprecedenca agado de la direkcio de la PKP Cargo S.A. sapeas la fundamentajn principojn de la socia dialogo inter dungantoj kaj dungitoj reprezentitaj pere de siaj sindikatoj.

Inter la maldungitaj personoj figuras gravedaj virinoj, izolitaj parencoj (inkluzive de tiuj, kiuj okupiĝas pri handikapitaj infanoj), subtenantoj de unikaj familioj kaj laboristoj, kiuj profitas protektadon antaŭ emeritiĝo. Tiaj agadoj ne nur malobservas la fundamentajn principojn de la sociala respondeco, sed ankaŭ reprezentas nehumanan kaj kontraŭleĝan atakon kontraŭ la plej vundeblaj kaj plej protektitaj grupoj de la socio.

Ni bezonas vian helpon por sendi klaran mesaĝon al PKP Cargo kaj pola registaro. Ĉesigu atakon kontraŭ la rajtoj de la laboristoj kaj engaĝu konstruktivan dialogon kun la sindikatoj.  

Retmesaĝo:

Mi plene subtenas la alvokon de la Eŭropa federacio de la transport-laboristoj meti finon al la atakoj kontraŭ la rajtoj de la laboristoj PKP Cargo S.A, kaj mi urĝe postulas de la direkcio, ke ĝi engaĝu konstruktivan dialogon kun la sindikatoj. Mi postulas tujan reenpostenigon de ĉiuj laboristoj maljuste maldungitaj kaj firme kondamnas la kontraŭleĝajn kaj senprecedencajn agadojn de la direkcio de PKP Cargo S.A.. Tiuj agadoj malobservas ne nur la naciajn polajn leĝojn, sed ankaŭ la rajtojn pri asociiĝa libereco, garantiata de la Eŭropa ĉarto de la fundamentaj rajtoj kaj la konvencioj de la OIL.         

Partnerece kun la Eŭropa federacio de la transport-laboristoj, transeŭropa organizaĵo, kiu grupigas la transportajn sindikatojn de Eŭropa Unio, la Eŭropa Ekonomia Areo kaj landoj de Centra kaj orienta Eŭropo. Hodiaŭ, la ETF reprezentas pli ol 5 milionojn da transport-laboristoj el pli ol 200 transportaj sindikatoj kaj 38 eŭropaj landoj. Tiuj laboristoj ĉeestas en ĉiuj sektoroj de la transport-industrio, sur tero, en maro kaj en la aeroj.  

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }