Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 septembre 2024 7 15 /09 /septembre /2024 09:27
AFP - RONALDO SCHEMIDT

15/09/2024

La tragedio en Gazao estas antaŭ ĉio humanitara, sed ankaŭ ekonomia. Post preskaŭ unu jaro da milito, la ekonomio de la enklavo estas en ruinaĵoj. Entreprenoj detruitaj, brutaro falĉita, agrikulturaj teroj plenplenaj je eksplodaj restaĵoj… En daŭro de du jaroj, la malneta enlanda produkto (MEP) de Gazao estis kvazaŭ sesonigita, kaj Cisjordanio ne estas domaĝita.

Nombro ilustras la stato de ruinaĵo, en kio troviĝas la ekonomio de Gazao: 80 ĝis 96% de la agrikulturaĵoj estas detruitaj. Temas pri farmbienoj, fuktoĝardenoj, traktoroj aŭ irigaciaj materialoj. Agrikulturo estis piliero de la malforta ekonomio de la enklavo, kaj ankaŭ fonto de laborpostenoj, kiam la aktivecoj malforte funkciis. 

La laborpostenoj aliparte preskaŭ ne plu ekzistas, eksplikas Rami Alazzeh, ekonomikisto ĉe la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD) : « En Gazao plu restas preskaŭ nenio. Du trionoj el la laborpostenoj estas detruitaj. Scindas, ke la senlaboreca procento antaŭ la milito ja atingis 45%. Tiuj, kiuj restas estas la humanitaraj laboristoj, la dungitoj de UN, kuracistoj, flegistinoj, kaj nenio pli ! ».           

Tio okazas tiel ne nur en Gazao. Ankaŭ en Cisjordanio, la ekonomio kolapsas, damaĝita pro perfortaĵoj, plivastigo de la kolonioj kaj impostoj retenitaj de Israelo. La malaltigo de la internacia helpo kaj la reduktoj de mongajnoj estas taksitaj ĝis 1,4 miliardoj da dolaroj de post 2019, nome ekvivalento je 8% de la palestina MEP.    

« Tiu gajno-manko, kombinita al la malaltigo de la internacia helpo, paralizis la funkciadon de la palestina registaro. La publikaj agentoj ne plu ricevas kompletan salajron de post novembro 2021 », eksplikas la numero du de la KNKD, Pedro Manuel Moreno. La estontaj perspektivoj estas senesperegaj. Neeblas imagi ekonomian relanĉon sen fino de la milito.

https://www.rfi.fr/fr/moyen-orient/20240912-la-guerre-%C3%A0-gaza-provoque-une-catastrophe-%C3%A9conomique-dans-les-territoires-palestiniens-selon-l-onu

https://www.youtube.com/watch?v=lfywDm22OPU

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }