19/09/2024
Bildo: Virino tenas knabon en siaj brakoj, dum ŝi vadas en inundita strato post la efiko de la tifono Jagi, en la urbo Thái Nguyên, en Vjetnamio, la 11an de septembro 2024.
Laŭ raporto de Unicef aperita pasintan merkredon, 6 milionoj da infanoj estis tuŝitaj de la super-tifono Jagi, kiu detruis Azion de Sud-Oriento tiujn lastajn tagojn. La multobliĝo de ekstremaj klimataj fenomenoj preskaŭ ĉie sur la planedo, memorigas malĝojan realaĵon: okaze de katastrofo ja plej suferas la infanoj.
La infanoj estas la ĉefaj viktimoj de la klimata varmiĝo. Laŭ raporto de la Monda banko aperita komence de la monato, 400 milionoj da lernejanoj suferis fermadon de sia klasĉambro pro ekstremaj meteologiaj kondiĉoj de post de 2022. Sed kiam infano de riĉa lando perdas averaĝe po 2 ĝis 3 tagojn da lernejo jare, infano de malriĉa lando perdas averaĝe 18 da ili.
Sen ŝanĝo de trajektorio, la malriĉaj infanoj de lando kiel Brazilo povus baldaŭ perdi po 6 monatojn da lernado jare pro varmegoj. Tiu konstato ne surprizas Camille Romain des Boscs, direktorino de la NeRegistara Organizaĵo World Vision – Francio : « Kiam tiuj ekstremaj klimataj epizodoj estas perfortegaj, la familioj delokiĝas kaj forlasas la areojn, kiuj fariĝis neviveblaj. Hodiaŭ en la mondo, 110 milionoj da personoj estas delokitaj interne de sia propra lando, kaj konsekvence la infanoj ne plu frekventas lernejon. Tio estas dua efiko de tiuj klimataj epizodoj, kiu havas fortegan efikon sur la instruado de la infanoj ».
La klimata varmiĝo tuŝas ne nur la instruadon de la infanoj
La aliro al nutraĵo, akvo, flegado, tutaj kondiĉoj de iliaj vivkondiĉoj fariĝas problema. Laŭ "World Vision Francio" 99% de la mortoj ligitaj kun la klimata varmiĝo okazas en la evoluiĝantaj landoj, kaj 80% de tiuj mortoj koncernas infanojn. Kaj inter tiuj infanoj, eĉ ekzistas sub-kategorio, la plej vundebla el la vundeblaj: La knabinoj, kiuj estas domaĝintaj de nenia maljusto.
« Kiam la familioj estas en ekstrema malfortikeco kaj vundebleco, geedziĝo estas konsiderata kiel fonto de mongajno en la zonoj, kie doto plu estas praktikata. Kaj la alia puno, kiu aldoniĝas al tio, estas ke la edziĝo en kelkaj lokoj plu estas asociita al praktiko de virina seksa mutilado. La skipoj de World Vision konstatis ĝin interalie en Kenjo. La edziĝo de la knabinoj kaj ekscizoj kreskis post ripetitaj sekecoj, kiuj okazis en la lando », opinias Camille Romain des Boscs, direktorino de la NeRegistara organizaĵo "World Vision - Francio".
17/08/2024
Klimata krizo: la incendioj kulpas pri la emisio de pli ol 8 miliardoj da tunoj de CO2 en la mondo inter 2023 kaj 2024
04/07/2024
Bangladeŝo: 1,3 miliono da personoj estas tuŝitaj de amasaj inundoj
21/06/2024
Meksiko: De post marto, la bilanco de la varmego pligraviĝas ĝis 155 mortintoj