Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 septembre 2024 2 17 /09 /septembre /2024 21:40
Orlando Sierra / AFP

17/09/2024

En Honduro, alia medidefendanto estis pafmurdita fare de nekonatoj sabaton 14an de septembro. La lando de Centra Ameriko estas unu el la plej danĝeraj en la mondo por la aktivuloj pri medio.

Juan Lopez, 46-jara, estis multtrafita per kugloj elirante de preĝejo en Tikoa, nord-oriente de la lando.  

Juan Lopez estis enterigita dimanĉon 15an de septembro en la municipo  Tokoa, urbo nord-oriente de Honduro, kie li loĝis kaj estis municipa konsilisto, laŭ la surloka gazetaro.       

La prokuroro de Honduro, Johel Zelaya salutis viron, kies « vivo estas ekzemplo de lukto » indikante, ke « specialigitaj skipoj jam enketas, por ke lia morto ne restu nepunita ». Dimanĉon matene, la polico petis « de la publiko, kiu havas taŭgajn informojn koncerne la kriman agon, ke ili komuniku ilin anonimece » pere de ĝia urĝa telefonlinio 911.     

La hondura prezidentino Xiomara Castro promesis, ke « justico » estos realigita. « Ni kondamnas la aĉan murdon de nia kamarado kaj ekologiista gvidanto Juan Lopez en Tokoa. Mi ordonis al ĉiuj policaj fakoj fari lumon pri tiu tragedio kaj identigi la kulpintojn », deklaris la maldekstra prezidentino en la socia reto X. Ŝi promesis « Justicon por Juan Lopez ». La ekologiisto estis membro de la reganta Libera Partio.     

Juan Lopez estis kunordiganto de la kolektivo de lukto, kiu akuzis la minentreprenon "Los Pinares" pro ĝia ekspluatado de subĉiela minejo en tielaj kondiĉoj, ke ĝi atencas al la arbara rezervejo de Botaderos, apud Tokoa, 220 kilometrojn nord-oriente de Tegucigalpo. Pasintan majon, li akiris finon de la minaj koncesioj en tiu parko.  

« Juan Lopez estis defendanto de la medio, de la homaj rajtoj kaj modesta homo. Lia lukto konsistis en savado de nacia parko, kie troviĝas la fontoj de pluraj riveregoj. Iam, la lokaj komunumoj ekkonciiĝis, ke unu el la riverego koloriĝis brune. La homoj ne plu povis bani sin, ĉar ĝi kaŭzis jukojn. Eĉ lavi la tolaĵojn per la akvo de tiu riverego ne eblis, pro la elĵetoj de du ferminejoj », eksplikas Rita Romero, la advokatino de kolektivo, al kiu apartenis la aktivulo.

« En oktobro 2023, Interamerika Komisiono de Homaj Rajtoj ordonis aranĝojn por protekti Juan Lopez kaj 36 aliajn aktivulojn minacitajn. Sed la Hondura Ŝtato nenion faris. Kaj jen la rezulto : Juan estis murdita », ŝi bedaŭras. 

Juan Lopez konfidis en novembro 2021, ke li timas por sia vivo pro tiu lukto : « Kiam oni komencas defendi la komunan havaĵon en tiu lando, oni frontas potencajn interesojn (...). Kiam oni elhejmeniĝas oni scias, ke io ajn povas okazi, ke eble oni ne povos reveni », eksplikis la aktivulo, tiam 42-jara, kaj patro de 5-jara knabino. Li rakontis, ke li neniam eliras nokte kaj ne iras sole al malproksima kvartalo.

Laŭ raporto de la NeRegistara Organizaĵo "Global Witness", Honduro estas unu el la plej danĝera lando por la medidefendantoj. En 2023, ĝi situis en la tria loko en la mondo pri la nombro de murdoj de ekologiistaj aktivuloj, samloke ol Meksiko (18), malantaŭ Kolombio kaj Brazilo. Inter 2012 kaj 2023, 148 ekologiistaj aktivuloj estis murditaj en Honduro.

12/09/2024

Preskaŭ 200 aktivuloj pri medio estis mortigitaj en 2023, laŭ NeRegistara Organizaĵo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/09/preskau-200-aktivuloj-pri-medio-estis-mortigitaj-en-2023-lau-neregistara-organizajo.html

05/12/2023

Honduro: nova suspektato estas identigita en la murdo de la ekologiista aktivulino Berta Caceres en 2016

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/12/honduro-nova-suspektato-estas-identigita-en-la-murdo-de-la-ekologiista-aktivulino-berta-caceres-en-2016.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }