Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 septembre 2024 2 03 /09 /septembre /2024 14:06
Marianne Purdie / Getty images

03/09/2024

En Aŭstralio, fine de la pasinta semajno, juna aborigeno 17-jara sin mortigis en detencentro por neplenaĝuloj, kiu suferas malbonan reputacion. Li estas la dua junulo, kiu sin mortigas tie en malpli ol jaro. Klareco estu farita pri la precizaj cirkonstancoj de tiu dramo, sed la unuaj elementoj ŝajne montras, ke neglektoj okazis, eĉ kulpoj plenumintaj de la aŭtoritatoj en tiu afero.

En Aŭstralio, la unuaj elementoj ŝajne montras neglektojn, asertis advokatino en la pasinta semajnfino. Tiu ĉi kondukas, nome de cento da neplenaĝuloj nun enkarcerigitaj, aŭ kiuj estis tiaj pasintece, du agadgrupojn kontraŭ la Ŝtato Okcidenta Aŭstralio, ĉar tiu sinmortigo okazis en malliberejo situanta en la ĉirkaŭurbo de Perto.

Ŝi eksplikis, ke tiu junulo, kiu efektivigis plurajn restadojn en karcero, kontaktis ŝin antaŭ ĉirkaŭ jaro por denunci la mistraktadojn, kiujn li ricevis laŭ li, nome periodon de plena izoliteco. Aliparte, la dosiero menciis tre klare, ke li jam kripligis sin antaŭe, kaj eĉ provis sin mortigi.

La registaro, same kiel la punaj administracioj, ne respondis al tiuj akuzoj eksplikante, ke ĝi ne esprimiĝas pri individuaj kazoj. Tamen, la Ĉeministro de Okcidenta Aŭstralio menciis, ke en tiu preciza kazo, manko klare okazis.          

Oni ankaŭ scias, ke alia junulo 16-jara sin mortigis en deteno pasintan oktobron. Pluraj sendependaj organismoj jam substrekis pasintece « sistemajn problemojn », « instituciajn ekscesojn », eĉ nerespekton pri Homaj rajtoj en tiuj detencentroj por neplenaĝuloj.

 

La deteno kaj la sinmortigo de neplenaĝuloj estas problemo, kiu antaŭ ĉio koncernas la junajn aborigenojn.

Sciindas, ke en Aŭstralio, ekde 10-jara, la personoj estas plenaĝaj el puna vidpunkto kaj povas esti enkarcerigitaj. Unuiĝintaj Nacioj rekomendas tamen, ke la minimuma aĝo de la krimrespondeco estu 14-jara. Inter tiuj enkarcerigitaj neplenaĝuloj, la grandega plimulto – 63% - estas aborigena. La risko de enkarcerigo estas aliparte 29-oble supera por la aborigenoj aĝaj de 10 ĝis 17-jaraĝa ol la aliaj. Kaj tio, dum ili reprezentas malpli ol 6% de la tuta loĝantaro en tiu aĝa grupo. Tiu nombro aliparte kreskas, dum unu el la celoj de la registaro por redukti la neegalecojn suferigitajn de la aborigenoj estas ĝuste redukti la parton de aborigenaj neplenaĝuloj malliberigita ĝis 30% de la karcera populacio.  

La alia terura statistiko koncernas sinmortigon. Tio estas unu el la ĉefaj kialoj de morteco de la aborigenoj, kia ajn estu ilia aĝo, sed estas aparte grava ĉe la plej junaj. Tiel, en 2022, pli ol unu aborigenoj el kvin malpli ol 25-jaraj mortis post sinmortigo, procento trioble pli alta ol la cetero de la loĝantoj.                

La preventaj rimedoj, malgraŭ kelkaj aranĝoj antaŭnelonge anoncitaj de la registaro, tute ne sufiĉas. Studaĵo publikigita pasintan junion malkaŝis, ke pli ol tri kvaronoj el la aborigenoj, kiuj sin mortigis neniam ricevis eĉ traktadojn aŭ medicinan flegadon.

22/01/2021

Aborigenoj: la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj admonas Aŭstralion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/aborigenoj-la-konsilio-pri-homaj-rajtoj-de-unuigintaj-nacioj-admonas-australion.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }