Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 septembre 2024 7 08 /09 /septembre /2024 13:21

07/09/2024

La korpo de malaperinto de la argentina civil-milita diktaturo estis sukcese identigita dank’al hartufeto pli ol 47-jara. Unuafoje viktimo de trudita malaperinto estis identigita danke al DNA-elpreno konservata en juĝa dosiero.

Tio estas historio malkompleta, nefinita, kiu memorigas tiun de la 30 000 aliaj truditaj malaperintoj de la argentina civil-milita diktaturo inter 1976 kaj 1983.

Mardon 5an de septembro 2024, la federala juĝisto Ernesto Kreplak anoncis, ke la korpo de Walter Zaporta estis fine identigita dank’al 47-jara hartufeto .   

Semajnon post lia malapero en 1976, kalcinita korpo estis tiam malkovrita rande de vojo en la urbeto Brandsen, 75 kilometrojn sude de Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. Antaŭ ol enterigi lin anonimece en tombejo de la urbo La Plata, hartufeto makulita per sango estis elprenita kaj metita en juĝan koverton.

Preskaŭ duon-jarcento poste, la argentina skipo pri jurmedicina antropologio sukcesis identigi tiun korpon kiel tiun de Zaporta, komparante tiun DNA-fragmenton kun tiu el unu el liaj familianoj.

03/06/2024

Argentino: mortis Nora Cortiñas, emblema figuro de la movado « Patrinoj de la Placo de Majo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/06/argentino-mortis-nora-cortinas-emblema-figuro-de-la-movado-patrinoj-de-la-placo-de-majo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }