/image%2F0553642%2F20240820%2Fob_b2fcce_hq720.jpg)
19/08/2024
Video: Tutmonda humanitara tago.
La 19-a de aŭgusto celebras la Mondan tagon pri humanitara helpo. Ĉi-okaze, la organizaĵo esprimiĝis pri la kresko de perfortoj kontraŭ la laboristoj.
UN vigle kondamnis ĉi-lundon la 19an de aŭgusto la « netolereblajn » perfortojn, kiuj banaliĝas kontraŭ la humanitaraj laboristoj. 280 inter ili estis mortigitaj en la mondo en 2023. Tiu rekordo aparte kreskas pro la milito en Gazao, kaj riskas esti superigita en 2024.
« Kun 280 humanitaraj laboristoj mortigitaj en 33 landoj pasintjare, 2023 estis la plej mortiga jaro iam registrita en la internacia humanitara komunumo », kun kresko ĝis 137% kompare kun 2022 (118 mortintoj), substrekas OCHA en komunikaĵo, utiligante la nombrojn de la datumbazo Aid Worker Security Database, kiu datiĝas de 1997.
Laŭ tiuj datumoj, pli ol duono el la mortintoj de 2023 (163) estas humanitaraj laboristoj mortigitaj en Gazao dum la tri unuaj monatoj de la milito inter Israelo kaj la Hamaso, ĉefe en aeraj bombadoj.
Inter la 10 plej mortigaj konfliktoj troviĝas ankaŭ Sud-Sudano kaj Sudano kun respektive 34 kaj 25 mortintoj. Israelo kaj Sirio (po sep mortintoj) Etiopio kaj Ukrainio (po ses mortintoj), Somalio (kvin), Demokratia Respublika Kongo kaj Birmo (po kvar).
Probabla « eĉ pli mortiga » bilanco en 2024.
Se la 280 mortintoj en 2023 jam reprezentas « skandalan » nombron, « 2024 probable povus esti eĉ pli mortiga », alarmas UN.
Laŭ "Aid Worker Security Database", 176 humanitaraj laboristoj estis mortigitaj inter la 1a de januaro kaj la 9a de aŭgusto 2024 (inter kiuj 121 en la palestinaj teritorioj), nombro jam pli alta ol plejparte de la antaŭaj kompletaj jaroj (la antaŭa rekordo datiĝis de 2013 kun 129 mortintoj)
Francaj subtekstoj:
https://www.youtube.com/watch?v=S-G_qxutTQI
Anglaj subtekstoj: