31/08/2024
La sudana enlanda milito ŝajnas forgesita de la mediatoj, dum Gazao kaj Ukrainio okupas la internaciajn amaskomunikilojn. Tamen, avertas la brita semajna revuo « The Economist », tiu mortiga konflikto, kiu oponas du militajn ĉefojn fariĝintajn ĝisostaj malamikoj, povus havi gravajn tutmondajn implicojn.
En peza internacia silento, The Economist elektis meti tiun teruran sudanan konflikton ĉe sia unua paĝo. « Kial la katastrofa milito en Sudano estas la problemo de la mondo ? » titolas tiel la brita semajna revuo.
Sur la kovrilpaĝo, grupo da infanoj kaj adoleskantoj fiksrigardas la fotilon kaj la leganton, kun rigardo plena je silenta demando.
La sudana enlanda milito oponas, de post la 15a de aprilo 2023, la armeon de la lando al paramilitisma eks-alianca grupo, la Rapidaj SubtenFortoj (RSF). Sed tio estas ĉefe alfrontiĝoj de du viroj, kiuj estis aliancanoj dum ilia alveno ĉe la potenco, kaj estas nun furiozaj malamikoj: la fakta Ŝtatĉefo, la generalo Al-Burhan, kaj Mohamed Hamdane Daglo, alinomita « Hemeti ».
« Eble 150 000 masakritaj personoj »
De pli ol jaro, politika kaj humanitara katastrofo ŝiras la landon. « Ĝia ĉefurbo, Ĥartumo, estis tute detruita, eble 150 000 personoj estis masakritaj kaj la korpoj amasiĝas en improvizitaj tombejoj videblaj de la ĉielo. Pli ol dek milionoj da personoj, nome kvinono el la loĝantaro, estis devigataj fuĝi sian hejmon. Malsatego minacas, kiu povus esti eĉ pli mortiga ol tio, kion spertis Etiopio en la 1980aj jaroj: kelkaj taksas, ke 2,5 milionoj de civiluloj povus morti de nun ĝis la fino de la jaro », alarmas "The Economist".
Tio estas krizo politika kaj ankaŭ « la plej terura humanitara krizo de la mondo », kiu povus degeneri al geopolitika krizo. Ĉar kiel memorigas la brita revuo, la geografia pozicio de Sudano kaj ties mezuro povus nutri kaoson transe de ĝiaj landlimoj.
Al tiu enlanda milito greftiĝas la strategioj de aliaj landoj, kiuj nutradas kaj subtenas ambaŭ militantojn, laŭ siaj interesoj. Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) provizas municiojn kaj droneojn al la RSF, dum Irano kaj Egiptio armas la sudanan armeon. Dum tiu tempo, Rusio flatas ambaŭ partojn kaj deplojas dungosoldatojn por sekurigi la orminejojn de la lando.
Ankaŭ Sauda Arabio, Turkio kaj Kataro interluktas por starigi sian influon.
« Ĉiu el tiuj intervenantoj havas precizajn celojn, interalie la sekurecon de nutraĵaj provizoj kaj akiro de oro », asertas "The Economist".
Krom la ebla fluado de rifuĝintoj al Eŭropo, Sudano disponas pri ĉirkaŭ 800 kilometroj da marbordoj ĉe la Ruĝa maro. Ĝia implodo do minacas la Suezan kanalon, kiu estas ŝlosa vojo de la monda komerco. Tio povus fari de la enlada milito en Sudano « mortigan kaoson » trans la solaj landlimoj de la lando.
14/03/2024
« La plej terura malsatkrizo en la mondo » minacas Sudanon