15/08/2024
La laboristoj de Escondida ne sukcesis akiri interkonsenton pri nova kolektiva konvencio kun sia dunganto, la aŭstralia giganto BHP. La sindikatoj postulas delonge, ke 1% el la dividendoj, kion disdonas al si la eksterlandaj investistoj de la minejo, estu distribuitaj al la laboristoj.
La laboristoj de Escondida, la plej granda kuprominejo de la mondo situanta norde de Ĉilio, komencis strikon mardon la 13an de aŭgusto « pro neebleco akiri interkonsenton » kun la direkcio koncerne kolektivan konvencion, sciigis la sindikato en komunikaĵo. Ĝi opinias, ke « la fundamentaj petoj de la laboristoj, kiel respekto de la ripoztempo, ne estis atentigita de la entrepreno », la aŭstralia giganto BHP. La sindikato ankaŭ postulas, ke 1% el la dividendoj, kion disdonas al si la eksterlandaj investistoj de la minejo estu distribuitaj al la laboristoj.
Laŭ la surlokaj mediatoj, BHP proponis pagon de bonuso po ĝis 28 900 dolaroj al la laboristoj, sed la laboristoj opinias, ke 1% de la dividendoj ekvivalentas al po 36 000 dolaroj. BHP siaflanke asertis, ke ĝi bedaŭras la decidon de la laboristoj malgraŭ siaj « ripetitaj klopodoj dum la tuta procezo por prezenti proponojn enhavantajn fundamentajn plibonigojn de la nuna kolektiva konvencio, kiu jam estas unu el la plej bonaj de la industrio ».
Situanta en la Atakama-Dezerto, la minejo de Escondida estas kontrolita de la aŭstralia BHP ĝis 57,5%. Ĝi produktis en 2023 1,1 milionon da tunoj da kupro, nome 5,4% de la monda produktado kaj 21% de tiu de Ĉilio.
Ĉu denove longa striko ?
En 2017, la laboristoj de Escondida strikis dum 44 tagoj, la plej longa el la ĉilia mina historio. La movado kaŭzis 740 milonojn da dolaroj de perdo kaj estigis malkreskon de 1,3% de la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉilio ĉi-jare.
Nun, la sindikato asertas, ke ĝi disponas pri « loĝistika fonduso plurfoje supera al tiu de la striko de 2017 », kiu ebligos financi la bazajn bezonojn de la laboristoj kaj ties familioj « dum tre longa periodo ». La laboristoj de Escondida ricevas salajron tre superan al la nacia averaĝo en Ĉilio, sed konforma kun tiuj praktikataj de la potenca ĉilia kupro-industrio, la unua en la mondo, kiu estigas inter 10 kaj 15% el la nacia MEP.
10/03/2017
Ĉilio: la lukto daŭras ĉe La Escondida, la plej granda kuprominejo en la mondo