13/08/2024
La Konfederacio de la liberaj sindikatoj de Ukrainio (KVPU), organizaĵo membro de la Internacia sindikata Konfederacio kaj de la Eŭropa konfederacio de la sindikatoj, alvokas la internacian komunumon, la registarojn de la demokratiaj Ŝtatoj, ke ili plifortigu sian subtenon al Ukrainio en momento, kiam Rusio daŭrigas siajn terorismajn atakojn kaj sian genocidan militon en Ukrainio.
En julio, la rusiaj trupoj lanĉis amasajn atakojn nokte, matene, kaj posttagmeze kontraŭ pluraj urboj de Ukrainio, interalie Kijivo, Dnipro, Krivij-Riho, Slovjansko, Kramatorsko, kaj Pokrovsko.
Rusio pafis 40 misilojn el diversaj tipoj por mortigi kiel eble plej multajn civilulojn kaj timigi la ukrainan popolon, kiu luktas por libereco kaj demokratio. La rusiaj fortoj atakis, ĝuste kiam la laboristoj atingis sian laborejon, ke okazis laborkunsidoj, kaj dum pacientoj atingis medicinajn establaĵojn aŭ ricevis kuracojn.
En Kijivo, dum la aranĝitaj rusiaj atakoj, la plej malnova malsanulejo por infanoj Okhmatdit, kie estis flegitaj infanoj grave malsanaj, estis frapitaj.
La bombado kontraŭ la malsanulejo okazigis vunditojn kaj mortintojn, infanojn, parencojn kaj medicinajn laboristojn plu restis sub la rompitaĵoj, kaj devis esti liberigitaj. Alia medicina establaĵo de la distrikto Dnipro en Kijivo estis damaĝita fare de misilpafoj tagmeze. Ekde la 15a horo en Kijivo, oni jam nombris 17 mortintojn kaj 41 personoj estis vunditaj. Tuj datumoj ne estas definitivaj.
Posttagmeze de la 8a de julio, Rusio ankaŭ komencis amasan atakon de misiloj kontraŭ Krivij-Riho kaj Dnipro. Aparte, rusia misilo tuŝis la administran konstruaĵon de la uzino de minekspluatado kaj transformado de Nordo de Krivij-Riho. Je la 12a horo kaj duono, dek personoj mortis kaj 30 personoj estis vunditaj, inter kiuj 9 en grava stato.
La 8an de julio, tri civiluloj estis mortigitaj en la urbo Pokrovsko, en la regiono Donecko, post atako de misiloj kondukita de la rusiaj trupoj.
Post la bombado, la buroo de la surloka organizaĵo de la sendependa sindikato de la ministoj de Ukrainio en Mirnogrado kaj en la distrikto de Pokrovskij estis damaĝitaj. Krom la industriaj instalaĵoj kaj la malsanulejoj, la misilpafoj damaĝis ankaŭ rezidajn konstruaĵojn kaj transportajn infrastrukturojn. Ni substrekas, ke la rusiaj trupoj kondukas ĉiutage atakojn per droneoj kaj misiloj. Rusio plu celas energiajn instalaĵojn cele al senigi la civilan loĝantaron je elektro, komunikiloj kaj medicinaj servoj, kaj detruadi la ekonomion de Ukrainio.
Nuntempe, ĉiuj termikaj centraloj de Ukrainio jam estis malŝaltitaj. Pro tio la lando travivas permanentajn kurantajn interrompojn.
Hodiaŭ, Rusio unu plian fojon cinike malobservis la humanitaran internacian juron, konfirmante sian celon: la detruadon de Ukrainio kaj de ĝia kuraĝa popolo.
Hodiaŭ, la ukrainaj laboristoj, la sindikatanoj, kaj la tuta ukraina loĝantaro rezistas al la rusia agresanto kaj luktas por la liberigo de la okupaciataj teritorioj, kie regas teroro, kaj kie Homaj rajtoj ne estas garantiataj.
Hodiaŭ, ni lanĉas alvokon al la internacia demokratia komunumo: plu provizi helpon ekonomian, humanitaran kaj militan al Ukrainio ; - subteni la liveron de milita helpo al Ukrainio por protekti la loĝantaron, la energiajn infrastrukturojn, la laborpostenojn kaj la landon ; - plifortigi la punojn kontraŭ la rusia terorisma reĝimo, kaj kontraŭ tiuj, kiuj subtenas kaj financas ĝin, ĉar tio povas ege limigi la financajn resursojn kaj la eksportojn necesajn al la pluigo de la sangoplena milito ; - garantii la eblecon uzadi la rusiajn blokitajn bankhavaĵojn por transloki ilin al Ukrainio ; - izoli kaj ekskludi el la internaciaj organizaĵoj la politikajn, publikajn kaj sindikatajn rusiajn homojn, kiel reprezentantojn de lando, kiu kondukas terorismajn aktivecojn kontraŭ suverena kaj sendependa Ukrainio kaj ties civitanoj, kaj kiu provas detrui la unuecon de la internacia organizaĵo de la demokratia sindikata movado.