05/08/2024
Enkarcerigita en majo post pacismaj diroj en sia Jutubĉeno, la artisto mortis vendredon 2an de aŭgusto post malsatstriko.
Pavel Kuŝnir, 39a jara, pianisto de post 2023 en la regiona filharmonia orkestro de Birobiĝano, memstara regiono, mortis vendredon 2an de aŭgusto en sia karcero, lacega fare de malsatstriko, raportas la rusa mediato Vot Tak.
Tiu pacisma aktivulo, malmulte konata, estis arestita tri monatojn antaŭen. Li estis akuzita pri terorisma instigo.
Lia peko: Liaj kontraŭ-militaj opinioj, esprimitaj en lia Jutubĉeno. En tiu ĉeno, Pavel Kuŝnir havis nur kvin abonintojn, laŭ Vot Tak.
La direktorino de la organizaĵo pri defendo de la rajtoj de la malliberuloj Russia Behind Bars, Olga Romanova, konfirmis al la rusa mediato la morton de Kuŝnir, post malsatstriko, sen nutriĝi nek hidratiĝi.
« Li ĉiam estis malkonformisma kaj tre sentema al maljusteco », atestis la pianistino Olga Ŝkrigunova, unu el lia infanaĝa amikino. Pri ĉiu afero, li iris ĝis la fino. Iufoje, kiam ni estis ĉirkaŭ 15-jaraj ni vetis, ke li neniam obeos la sistemon, tion li ne faris kaj li gajnis.
« Pli terure al la fizika torturo »
La morto de Pavel Kuŝnir memorigas, kelkajn tagojn post senprecedenca interŝanĝo de malliberuloj kun Okcidento, ke la karceroj de Putino estas plenplenaj de liaj kontraŭuloj.
Ĵaŭdon, 26 malliberuloj estis interŝanĝitaj, inter kiuj la raportisto de la Wall Street Journal Evan Gerŝkoviĉ kaj la rusa politika disidento Vladimir Kara-Murza. Sume, dek tri malliberuloj atingis Germanion, kontraŭ dek malliberuloj, inter kiuj du neplenaĝuloj translokitaj al Rusio.
Vendredon, la tagon kiam mortis Kuŝnir, la Rus-brita Vladimir Kara-Murza, 42-jara, atestis dum gazetkonferenco pri la kalvario suferigita dum longaj monatoj en la rusiaj karceroj.
Li rakontis: « Kiam la homoj aŭdas paroli pri torturo de la malliberuloj, ili imagas fizikan torturon. Sed morala kaj psikologia torturo estas eĉ pli terura ol fizika torturo. Kiam persono estas lokita en izoliteco dum longa periodo, tio esta torturo. Mi ridis, kiam mi legis en la reguloj de Unuiĝintaj Nacioj, ke daŭra izoliteco estas difinita kiel periodo pli ol 15 tagojn. Miaflanke, mi restis en izoliteco dum dek monatoj ».
17/04/2023
Rusio: la politika opoziciulo Vladimir Kara-Murza estas kondamnita ĝis 25 jaroj da malliberejo pro « Ŝtatperfido »
11/03/2022
Rusio: manifestaciantoj arestitaj kaj torturitaj, justico silentigita… Jen la dua milito de Vladimir Putin