Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 août 2024 2 27 /08 /août /2024 21:36
AFP - GENYA SAVILOV

27/08/2024

Bildo: bruligita materialo en la turbina ĉambro de elektra centralo de la energia provizanto TDEK, detruita post atako, en Ukrainio, la 19an de aprilo 2024.

Ĉi-lundon 26an de aŭgusto, Ukrainio estis scenejo de amasa kampanjo de bombado. La rusia armeo aparte celis la energiajn infrastrukturojn de la lando. Ne unuafoje, la Kremlo provas damaĝi la elektran produkton de Ukrainio.

La rusia stabo faras de tio unu el siaj favoraj militaj armiloj: akvobaraĵoj, termikaj centraloj, elektraj instalaĵoj… La celo estas tutsimple kompliki la ĉiutagan vivon de la loĝantaro kaj malhelpi la provizadon de la armeo. Pasintmonate, Ukraino perdis 50% el sia elektra potencialo pro tiuj rusiaj atakoj.

« Estas takseble, ke preskaŭ ĉiuj termikaj centraloj ne plu funkcias. Kompreneble, la Rusianoj ne povas detrui la nukleajn centralojn, sed tamen ili atakas la hidroelektrajn baraĵojn. Estas klarege, ke la volo de la Rusianoj estas detrui la tutan elektran potencialon », opinias Ulrich Bounat, geopolitika analizisto kaj specialisto pri Centra Eŭropo.

La Ukrainoj jam suferas ĉiutage elektrajn interrompojn. Kaj tio ne pliboniĝos venontan vintron, ankaŭ avertas Ulrich Bounat. « Ju pli la rusiaj bombadoj estas intensaj, des pli tiuj interrompoj daŭros. Fine, la maniero kompensi tion, estas posedi benzinajn generatorojn, kiuj funkcias antaŭ ĉiuj konstruaĵoj, drinkejoj, restoracioj. Tamen, koncerne la venontan vintron, ŝajnas neeviteble, ke amasaj elektraj interrompoj okazoj en ĉiuj grandaj urboj » daŭrigas la geopolitika analizisto.

Volodimir Zelenskij plene konsciiĝas pri tio. La ukraina prezidento denove lanĉis novan helpalvokon al siaj okcidentaj aliancanoj… Ĉasaviadiloj kaj kontraŭ-misilaj sistemoj estas nemalhaveblaj por kontraŭi la rusiajn atakojn, kiuj minacas sian landon venontan vintron.

Dek kvin regionoj de Ukrainio estis celitaj fare de kampanjo de bombadoj, la plej intensaj de antaŭ pluraj semanoj.

Pasintan dimanĉon, rusia misilo aliparte tuŝis skipon de la novaĵagentejo Reuters en hotelo en Kramatorsko, oriente de Ukrainio, mortigante sekurkonsiliston kaj vundante du ĵurnalistojn. La Kremlo asertis, ke ĝi ne disponas pri « klaraj » informoj pri la temo, asertante precize, ke ĝi celas nur « militajn areojn aŭ ligitajn al la energiaj infrastrukturoj ».

Tiuj deklaroj estas mensogaj, reagas Jeanne Cavelier, respondeculino de Orienta Eŭropo ĉe Raportistoj sen landlimoj (RSL).

« Unu afero certas: de la komeco de la milito, la rusia armeo atakas intence la ĵurnalistojn kaj iliajn skipojn por malhelpi ilin informi. Ili atakas ankaŭ la televidajn turojn por malhelpi la Ukrainojn akiri fidindajn informojn. Aliparte, RSL jam deponis ok plendojn pro militkrimo ĉe la ĝenerala prokuroro de Ukrainio, ĉe la Internacia punkortumo, kaj du plendojn ĉe la franca justico. Oni ne scias precize, kio estis celita, oni ne scias, ĉu la hotelo estis celita pro la ĉeesto de la amaskomunikiloj, sed certas, ke la Kremlo celas civilulojn…   »

https://www.rfi.fr/fr/europe/20240826-guerre-en-ukraine-l-arm%C3%A9e-russe-vise-les-infrastructures-%C3%A9nerg%C3%A9tiques-ukrainiennes

https://www.youtube.com/watch?v=44HB6PDsh_E

Huliajpolo : la muzeo pri loka historio estis detruita post bombado de la rusia armeo

Dum la nokto de la 24a de aŭgusto, la rusia armeo lanĉis artilerian atakon kontraŭ Huliajpolo, en la regiono de Zaporiĵo.  Post tiuj bombadoj, la konstruaĵo de la muzeo pri loka historio, kiu estas historia monumento estis damaĝita.

Tio estas menciita en mesaĝo de la ministrejo pri internaj aferoj kaj en informoj de la Nacia polico de Ukrainio.    

Regiono Zaporiĵo. « En Huliajpolo, la okupantoj detruis la muzeon pri loka historio. La konstruaĵo ekflamiĝis post frapo de ĵetaĵo kaj tute bruligis », menciis la ministrejo pri internaj aferoj en komunikaĵo.

La polico kaj la enketistoj de la Ukraina Sekurservo kolektis pruvojn de militkrimo. Laŭ dokumentoj, puna proceduro estis malfermita, bazita sur la 1a parto de la artikolo 438 (malobservado de la leĝo kaj tradicioj de la milito) de la Ukraina punkodo.

La Regiona muzeo pri lokaj tradicioj de Huliajpolo estis fondita en 1960. Ĝi situas en malnova konstruaĵo datiĝanta de 1901.

La ekspozicio de la muzeo estas konsistigita en 9 sekcioj, kiuj kovras arkeologion de la regiono, historion de la kozaka periodo, la kamparan vivon, en la periodo inter la 19a kaj 20a jarcentoj, metiistaron, la burĝan vivon de la fino de la 19a jarcento, kaj la historion de la periodo de la kolektivizado, de la Dua Mondmilito kaj de la postmilita periodo.

Inter la unikaj ekspozicioj de la muzeo figuras objektoj de la periodo de la lukto de liberigo de 1917-1920 (taĉanko de Maĥno, mitraleto, interpersonaj armiloj), ikonoj, armiloj de la Dua Mondmilito, hejmaj artikloj de la 19a kaj la komenco de la 29a jarcento.

https://pragmatika.media/fr/news/u-huliajpoli-vnaslidok-obstrilu-armii-rf-znyshcheno-kraieznavchyj-muzej/

https://www.youtube.com/watch?v=GqphVZ8Jl-E

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }