/image%2F0553642%2F20240801%2Fob_3373ed_f240214cg46-640x400.jpg)
01/08/2024
La Palestinanoj arestitaj de Israleo dum la milito en Gazao plejparte estis sekrete malliberigitaj, kaj en kelkaj kazoj submetitaj al traktado, kiu similas torturon, deklaris merkredon la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, Volker Türk.
De post la 7a de oktobro, almenaŭ 53 malliberuloj de Gazao kaj okupaciata Palestino mortis dum sia deteno fare de Israelo, laŭ raporto de la Buroo de UN por Homaj rajtoj dum la periodo de la 7a de oktobro ĝis la 30a de junio.
« La atestoj kolektitaj de mia buroo kaj aliaj fakoj raportas pri serio da abomenindaj sintenoj, kiel interalie simulado de dronado kaj ellaso de hundo kontraŭ la enkarcerigoj, en evidenta malobservado de la internacia juro pri Homaj rajtoj kaj humanitara internacia juro », menciis S-ro Türk.
La raporto mencias ankaŭ malliberulojn suferantajn ĉantaĝon, « bruligitajn per cigaredoj aŭ submetitajn al halucinaj medikamentoj ».
De post la senprecedenca atako de la Hamaso sur la israela teritorio la 7an de oktobro, miloj da Palestinanoj estis kondukitaj de Gazao al Israelo « ĝenerale mankatenitaj kaj okuloj benditaj ». Miloj da aliaj estis enkarcerigitaj en okupaciata Palestino kaj Israelo, precizigas la raporto.
« Sekrete detenitaj »
« Ili ĝenerale estis sekrete detenitaj, sen koni la okazon de sia enkarcerigo, sen helpo de advokato aŭ juĝa kontrolo », aldonas la raporto, bazita sur atestoj de palestinaj malliberuloj, aliaj viktimoj kaj atestantoj pri tiuj malobservadoj.
Israelo ne ankoraŭ reagis pri tiu raporto. La lando forpuŝis antaŭajn raportojn kaj asertis, ke ĝi respektas la internacian juron.
Lundon, la israela armeo anoncis la areston de dek soldatoj kadre de enketo pri mistraktadoj kontraŭ malliberulo en la detencentro Sde Teiman, sude de Israleo.
La Klubo de palestinaj malliberuloj akuzis la soldatojn pri « seksperforto ». Laŭ tiu palestina NeRegistara Organizaĵo pri defendo de la malliberuloj, ĉirkaŭ 9 600 Palestinanoj estas nun en la israelaj prizonoj, inter kiuj kelkaj en administra detenado sen akuzo.
S-ro Türk alvokis ĉiujn partojn starigi batalhaltigon, certigi plenan respekton de la internacia juro kaj travideblecon koncerne malobservadojn kaj ekscesojn.
Li postulis liberigon de ĉiuj ostaĝoj en Gazao kaj liberigon de la Palestinanoj arbitre detenitaj fare de Israleo. Li aldonis krome :
« Sekreto, daŭra detenado en izoliteco ankaŭ povas konsistigi formon de torturo »
La kondiĉoj de detenado en la israelaj prizonoj same kiel la traktado de la enkarcerigitoj fare de la Hamaso estis temo de aliaj raportoj.
Amnesty International menciis ĉi-monate, ke ĝi dokumentis 27 kazojn de Palestinanoj, inter kiuj kvin virinoj kaj adoleskanto 14-jara, detenitaj de Israelo « ĝis kvar monatoj kaj duono » sen ebleco kontakti sian familion.