22/08/2024
Dimanĉon 18an de aŭgusto, la proksimuloj de la miltprizonuloj organizis tradician semajnan kolektiĝon « Ne silentu ! La malliberejo mortigas ». Ĉi-foje, la kolektiĝo okazis apud la metrostacio Livoberezhna.
« Mi nur deziras, ke li revenos vivantaj »: la loĝantoj de Mikolajivo unu plian fojon memorigis pri la militprizonuloj kaj la malaperintaj personoj.
Ĉirkaŭ 140 personoj portantaj afiŝtabulojn kaj flagojn kolektiĝis en Mikolajivo la 18an de aŭgusto por omaĝi la ukrainajn militprizonulojn kaj malaperintajn soldatojn. Inter tiuj, kiuj partoprenis la agadon figuras amikoj, parencoj kaj proksimuloj de la soldatoj nun enkarcerigitaj en Rusio.
La rememoriga kampanjo « Ne silentu ! La malliberejo mortigas » estis organizita en Kremenĉuko subtene al la militprizonuloj. Ĝi okazis la 18an de aŭgusto apud la Kultura Palaco de Kremenĉuko.
Inter la manifestaciantoj troviĝis parencoj kaj amikoj de la kaptitaj soldatoj. La partoprenintoj al la agado portis afiŝtabulojn kun la skribaĵoj « Liberigu Azov el la mallibereco », « Mallibereco mortigas », « Libereco por la garnizono de Mariupolo ».
« Ni ne rajtas ripozi »: subtenagado al la militprizonuloj en Ĉerkaso
La 18an de aŭgusto, subtenagado al la militprizonuloj okazis sur la placo Bohdan Ĥmelnickijo en Ĉerkaso: maltrankvilaj civitanoj, familioj de soldatoj, publikaj personoj kaj volontuloj surstratiĝis kun flagoj kaj afiŝtabuloj por rememorigi pri la soldatoj nun enkarcerigitaj.
13/08/2024
Rusio intence mortigas infanojn, pacientojn kaj ukrainajn laboristojn