Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 août 2024 6 17 /08 /août /2024 14:38
Angelos Tzortzinis/AFP/Getty Images

17/08/2024

Laŭ studaĵo, pro la efiko de la klimata perturbola, arbaraj fajroj estis aparte perfortaj kaj vastaj.

Tiu bilanco estas alarma kaj la nombroj estas kolosaj. La incendioj kaŭzis emision de 8,6 miliardoj da tunoj da karbona dioksido (CO2)  inter marto 2023 kaj februaro 2024, laŭ la rezultoj de studaĵo de la brita universitato de East Anglia interalie. Tio reprezentas ekvivalenton je 15% de la jaraj emisioj de forcejefika gaso produktitaj de la homoj.

Laŭ tiu studaĵo, la bilanco estas katastrofa: 3,9 milionoj da km² brulis, kio ekvivalentas al sepoble la surfaco de lando kiel Francio. Pluraj zonoj estis tuŝataj fare de gigantaj incendioj, kaj unue la borealaj arbaroj. En Kanado, 232 000 personoj estis evakuitaj en aŭgusto 2023 kaj la emisioj de CO2 estis pli ol naŭoble superaj al la averaĝo de la du lastaj jaroj.   

Aliaj regionoj suferis kiel AmazonioHavajo, kiu ankaŭ en 2023 spertis la plej mortigan incendion el sia historio, okazigante la morton de pli ol 100 personoj.

Ankaŭ Grekio, denove viktimo de perfortaj fajroj, travivis la plej vastan incendion iam spertitan en Eŭropa Unio. La afrika savano estis relative domaĝita, kio evitis superi novan rekordon de CO2 emisiata en la mondo. Sed koncerne la studitan periodon, la emisoj tamen estas 16% superaj al la averaĝo.

 

Risko de incendio estas pli probabla pro la klimata varmiĝo

La klimata perturbo faciligas la ekstremajn meteologiajn kondiĉojn kaj kaŭzas vastegajn incendiojn. En okcidenta Amazonio, la arbaraj fajroj estas pro tio 20-oble pli probablaj. Kaj tio estas jam la kazo: laŭ alia studaĵo aperita en junio, la nombro kaj la intenseco de la arbaraj fajroj pli ol duobliĝis en la lastaj 20 jaroj pro la homa aktiveco.

Sed laŭ la esplorgrupo, ne estas tro malfrue kaj la solvo estas konata de ĉiuj: draste redukti la emisiojn de CO2.     

26/06/2024

De antaŭ dudek jaroj, la ekstremaj arbaraj fajroj duobliĝis en la mondo pro la klimata varmiĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/06/de-antau-dudek-jaroj-la-ekstremaj-arbaraj-fajroj-duobligis-en-la-mondo-pro-la-klimata-varmigo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }