Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 août 2024 5 09 /08 /août /2024 08:43
La malliberejo de Kermanŝaho - Iran Human Rights

09/08/2024

La irana reĝimo ekzekutis Reza (Gholamreza) Rasaj, kurda politika malliberulo kaj adepto de la religio Jarsanismo, arestita dum la movado « Virino, Vivo, Libereco ».

Laŭ raporto ricevita de la NeRegistara Organizaĵo Hengaw, la ekzekuto de Reza okazis mardon la 6an de aŭgusto 2024 frumatene, en la centrala prizono de Kermanŝaho. Gholamreza Rasaj, viro 34-jara el la urbo Sahneh, provinco Kermanŝaho, estis ekzekutita sen antaŭinformo de sia familio.

La NRO Iran Human Rights jam raportis, ke Razaj mem deklaris al la tribunalo, ke liaj konfesoj estis akiritaj sub torturo. La juĝisto decidis ignori tion, same kiel du atestojn de ekspertoj kaj jurmedicinan raporton, kiuj malkulpigis lin.

Fidinda informfonto malkaŝis, ke la sekuraj agentejoj informis la familion de Rasaj pri la ekzekuto nur ĉi-matene. Ili ankaŭ informis ĝin, ke ĝi ne estas permesita enterigi lin en lia naskiĝurbo Sahneh.     

Dimanĉon 31an de decembro 2023, la dosiero de Rasaj estis transmetita al la Departemento pri ekzekuto de la punoj en la provinco Kermanŝaho fare de Mohammad Rasool Haqnajati, la ĉefo de la dua branĉo de la puntribunalo de Kermanŝaho, kiu decidis la mortopunon. La Ĉefkortumo de la Irana Islama Respubliko aprobis la mortopunon du semajnojn antaŭen.    

En oktobro 2011, Rasaj estis mortokondamnita fare de la dua ĉambro de la puntribunalo de la provinco Kermanŝaho pro la murdo de Nader Bairami, ĉefo de la spionservoj de la CGRI en la urbo Sahneh. 

Tiu puno estis decidita sub la premo de la ĉefo de la jurpotenco de la Irana Islama Respubliko, malgraŭ la foresto de pruvoj kaj dokumentoj, kiuj pruvus la krimon.  

Gravas noti, ke la kondamno de Rasaj estis decidita surbaze de truditaj konfesoj akiritaj post monatoj da torturo kaj kreado de artefaritaj pruvoj. Neniu dokumento estis prezentita en tiu afero.

Vendredon la 24an de novembro 2022, Rasaj estis arestita de la registaraj fortoj en la urbo Karaj. Post lia pridemandado, li estis translokita al la malliberejo Dizel Abad en Kermanŝaho.     

28/01/2024

Irano: 61 politikaj malliberulinoj de la prizono Evin malsatstrikas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/01/irano-61-politikaj-malliberulinoj-de-la-prizono-evin-malsatstrikas.html

20/05/2023

Irano ekzekutis tri virojn kondamnitajn en rilato kun la manifestacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/05/irano-ekzekutis-tri-virojn-kondamnitajn-en-rilato-kun-la-manifestacioj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }