Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 août 2024 6 24 /08 /août /2024 17:07
AFP - HAZEM BADER

24/08/2024

Dum pli ol 20 familioj estis elpelitaj de la vilaĝo Khirbeit Zanuto en 2023 fare de israelaj kolonianoj, plejparte el la palestinaj familioj revenis en sian vilaĝon de okupaciata Cisjordanio. En tiu areo sude de Masser Yatta, la Palestinanoj memorfestis tiun venkon, sed al tio miksiĝas duonrideto, konstatante la damaĝojn kontraŭ iliaj loĝejoj. Kaj ĉefe palpeblan streĉon ligitan al timo pri reveno de kolonianoj aŭ de la armeo, kiuj povus denove elpeli ilin.

Kondukitaj de iliaj paŝtistoj, kvar gregoj de kaprinoj kaj ŝafoj trapasas la vojon kaj direktiĝas al tio, kio restas de la vilaĝo Zanuto.

Hassan BaTal, loĝanto 43-jara revenis frumatene. Liaj okuloj estas larmkovritaj, li ĵus brakumis olivarbon kaj fingromontras kelkajn malnovajn ŝtonojn malantaŭ li: « Tio ĉi estas mia domo. Hodiaŭ estas ĝoja tago kaj celebrado post malfacila vojo. Brave al ni ĉiuj, revenintaj ĉi tien, kaj dank’al Dio. Ĉiuj familioj, ĉiuj, kiuj loĝis ĉi tie revenos, timo de la kolonianoj ne gravas. En Zanuto, en Daharijeh, Hebrono, eĉ en Israelo, la timo estos la sama », atestas Hassan.

Li ne revenis de antaŭ dek monatoj. Li vivis en Daharijeh sur tero, kiun li luprenis. Sed post la ĝojo, jen kontrasto kaj ekkonscio pri la damaĝoj.  

Dum la inspektado de la lokoj, la malgranda lernejo – financita de Eŭropa Unio – estis bruligita de la kolonianoj, kaj plu restas de ĝi rompitaĵoj post la pasado de la buldozoj.

Estas ankaŭ damaĝoj pli-malpli gravaj kontraŭ terparceloj de unuj aŭ de aliaj. « Tie, la olivarboj estis miaj. Antaŭ dek tagoj, la kolonianoj venis kaj tranĉis 45 arbojn. Tie estis la melongenoj, nenio plu restas », bedaŭras Mustafa Al-Tell.  

La viro ir-revene paŝas inter liaj malradikigitaj olivarboj, sekaj kaj nete tranĉitaj. Tio estis « mia malgranda farmbieno », li rakontas. : « Kial la kolonianoj ankaŭ ŝtelis miajn olivojn ? Ĉu tio ne estas maldeca ? Ĉi tien mi kondukis miajn gefilojn, mian edzinon, ni venis tien por labori. Ĝi estas mia tero, la pupilo de miaj okuloj », li bedaŭras.

Sed li certigas, li laboros ĝis restarigo de sia domo.   

14/07/2024

Cisjordanio: Israelo aprobas la plej gravan kapton de teroj de post 30 jaroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/07/cisjordanio-israelo-aprobas-la-plej-gravan-kapton-de-teroj-de-post-30-jaroj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }