Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 août 2024 5 02 /08 /août /2024 21:42
Getty Images

02/08/2024

Antaŭ 80 jaroj, dum la nokto de la 2a ĝis la 3a de aŭgusto 1944, 3 000 Romaoj - ĉefe virinoj kaj infanoj – estis murditaj de la nazioj en la koncentrejo Aŭŝvico-Birkenau en Pollando. Vendredon, okaze de la Eŭropa tago de memorfesto de la Holokaŭsto de la Romaoj, la Konsilo de Eŭropo memorigas, ke la romaaj komunumoj plu frontas anticiganismon tra Eŭropo. La institucio pledas favore al enigo de tiu genocido en la programojn de la lernejoj de Eŭropo.

La genocido de la romaaj populacioj, ankaŭ nomita « Porajmos » (« vorita » en la romaa lingvo), estis organizita de la nazia reĝimo, kiu ordonis la deportadon de la ciganaj populacioj al Aŭŝvico-Birkenau ekde februaro 1943. Ĝis julio 1944, Ciganoj originaj de tuta Eŭropo estis kondukitaj al la morto-kampo. La detenitoj estis tie tatuitaj per matrikulo komencante per la litero « Z » kiel « Zigeuner » (Ciganoj) kaj fuŝvestitaj de bruna triangulo. La detenkondiĉoj, aparte malfacilaj kostis la vivon al multaj detenitoj, kiuj forpasis pro malsanoj, malvarmo, kaj manko de nutraĵoj.          

La ciganaj virinoj kaj infanoj suferis ankaŭ truditajn steriligojn kaj estis viktimoj de medicinaj eksperimentoj.

Ceremonio estis organizita en Aŭŝvico-Birkenau fare de la Centra konsilio de la germanaj Sintioj aj Romaoj kaj la Asocio de la Romaoj de Pollando.

La Komisiito pri Homaj rajtoj de la Konsilio de Eŭropo, Michael O’Flaherty, insistis pri « la kresko de kazoj de malamo, diskriminacio kaj turmentado plenumintaj kontraŭ membroj de la Romaaj, Sintiaj kaj Ciganaj komunumoj ».

Sume, la genocido de la Romaoj fare de la nazioj kostis la vivon al 500 000 personoj.

ttps://www.rtbf.be/article/il-y-a-80-ans-3-000-roms-etaient-assassines-par-les-nazis-a-auschwitz-11414408

https://www.youtube.com/watch?v=bQYNiJhfOsM

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }