/image%2F0553642%2F20240829%2Fob_85675f_000-36e79gf-66ca201396de4590093003.jpg)
29/08/2024
Tiu nova leĝo intervenas tri jarojn post la reveno de la talibanoj ĉe la potenco.
Leĝo estis promulgita en Afganio por « promocii la virton kaj antaŭgardi pri la malvirto » inter la loĝantoj, konforme kun la ŝaria (islama leĝo), anoncis ĵaŭdon la 22an de aŭgusto la talibana ministrejo pri Justico. Ĝi stipulas interalie, ke « la virinoj tute kovru siajn korpojn ĉeeste de viroj, kiuj ne apartenas al iliaj familioj », same por iliaj vizaĝoj pro « timo de tentado », kio implicas la surhavon de masko sur la buŝo. La virinoj aliparte ne aŭdigu siajn voĉojn publike (kanzonoj, poezioj), laŭ tiu leĝo, kiu intervenas tri jarojn post la reveno de la talibanoj ĉe la potenco.
Malpermesoj estas ordonitaj ankaŭ al la kondukistoj de veturiloj: nek muziko, nek drogo, nek transporto de nevualitaj virinoj, nek virinoj ĉeeste de viroj, kiuj ne apartenas al la sama familio, aŭ virinoj sen maramo (viro de ilia familio). Aliaj malpermesoj sekvas: adulto, samseksemo, monludoj, besto-bataloj, kreado aŭ rigardo de bildoj pri vivantuloj sur komputilo aŭ poŝtelefono, foresto de barbo aŭ tro mallonga barbo por la viroj, aranĝo de hararo « nekonforma al la ŝario ».
La leĝo malpermesas al la amaskomunikiloj publikigi « enhavon malamikan al la ŝaria »
Koncerne la mediatojn, la leĝo stipulas, ke ili ne publikigu « enhavon malamikan al la ŝario kaj la religio », kiu « humiligas la islamanojn, aŭ kiu montras vivantulojn ». La teksto ordonas gradajn punojn riskitajn de tiuj, kiuj ne respektos la leĝon: parola averto, minacoj, monpuno, aresto de unu horo ĝis tri tagoj, aŭ alia puno postulita de la "Ministrejo pri Promocio de la virto kaj Antaŭgardo kontraŭ malvirto". Okaze de ripeto, la justico estos petita.
La leĝo de 35 artikoloj publikigita en la afgana Oficiala gazeto la 31an de julio mencias malpermesojn ĝenerale jam konatajn en la Islama Emirato, sed ĝia promulgo povus plifortigi la kontrolon, jam striktan, de la loĝantaro.
La ministrejo anoncis merkredon en sia retejo, ke la leĝo jam estis antaŭaprobita de la alta ĉefo de la talibanoj, la emiro Hibatullah Aĥundzada, kiu regas en Afganio per dekretoj de sia provinco Kandaharo.