30/07/2024
La venezuela prezidento, Nicolas Maduro, estis reelektita dimanĉon por tria mandato, sed multaj duboj plu ekzistas koncerne la rezulton de tiu baloto.
Almenaŭ kvar personoj estis mortigitaj en Venezuelo dum la manifestacioj kontraŭ la kontestita reelekto de la prezidento Nicolas Maduro, laŭ la nombro de du NeRegistaraj Organizaĵoj (NROj).
« Ni registris 44 vunditojn kaj 3 mortintojn », skribis en X la NRO pri prigardado de la malsanulejoj "Encuesta nacional de hospitales".
Du mortintoj estis konstatitaj en la Ŝtato Aragua, en Marakajo (100 kilometrojn okcidente de Karakaso), kaj unu en la ĉefurbo. Lundon vespere, la NRO Foro penal menciis, ke homo estis mortigita en la Ŝtato Yaracuy. La kaŭzoj de la mortoj ne estis oficiale precizigitaj.
Manifestacioj kaj statuoj malmuntitaj
Statuo de Hugo Chavez, prezidento de Venezuelo de 1999 ĝis sia morto en 2013 estis malmuntita en Coro, norde de la lando, fare de manifestacioj. Estas maniero por ili protesti kontraŭ lia kooptita posteulo Nicolas Maduro, post lia kontestita reelekto.
Per krioj « libereco » kaj « li forlasu la potencon nun », miloj da manifestaciantoj plenigis la stratojn inkluzive en pluraj malriĉaj kvartaloj de Karakaso, eksaj subtenlokoj de Nicolas Maduro kaj de ties "socialisma" registaro.
Multaj venezuelanoj ankaŭ manifestis sian malakordon en siaj fenestroj aŭ balkonoj pro timo de la « colectivos », kromnomo atribuita al la grupoj de por-registaraj aktivistoj. Organizitaj en bandoj kaj timigitaj pro ilia perforto, tiuj « colectivos » estas akuzitaj subpremi la kontraŭ-registarajn manifestaciojn. Laŭ la prokuroro, de post dimanĉo preskaŭ 750 personoj estis arestitaj dum tiu movado.
En 2018, dum la jam kontestita reelektado de Nicolas Maduro ĉe la prezidenteco, dum baloto bojkotita de la opozicio pro manko de garantio pri travidebleco en la balota procezo, pli ol cento da manifestaciantoj estis mortigitaj en grave subpremitaj manifestacioj.
La opozicio, al kio la opinisondoj prognozis venkon por meti finon al 25 jaroj da ŝavisma potenco, krias kontraŭ fraŭdo kaj certigas, ke ĝi disponas pri pruvoj de sia venko asertante, ke ĝi kolektis 73% el la balot-formularoj de la balotejoj.
22/09/2018
Venezuelo: la plej malriĉuloj estas celitaj. Enketo de Internacia Amnestio
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/venezuelo-la-plej-malriculoj-estas-celitaj.html
05/03/2014
Venezuelo : 12 demandoj pri la eventoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/venezuelo-12-demandoj-pri-la-eventoj.html