Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 juillet 2024 1 08 /07 /juillet /2024 21:35
Jedrzej Nowicki

08/07/2024

Tiu eksplodo aŭdiĝis apenaŭ kelkajn horojn post pluraj rusiaj bombadoj, kiuj okazigis almenaŭ naŭ mortintojn en la ukraina ĉefurbo, lundon. Kijivo suferas bombadojn. Nova eksplodo estis aŭdita lundon 8an de julio fare de ĵurnalistoj de la franca novaĵagentejo AFP, en la ukraina ĉefurbo. Ili ektondris apenaŭ kelkajn horojn post pluraj rusiaj frapoj, kiuj okazigis almenaŭ naŭ mortintojn en Kijivo. Ĉirkaŭ la malsanulejo por infanoj Okhmadyt, tuŝita dum la unua frapo, loĝantoj rifuĝis kurante en la kontraŭaeraj ŝirmejoj, konstatis ĵurnalistino de AFP surloke.

Reage, Francio « firme » kondamnis la amasajn frapojn de rusiaj misiloj. « Tiuj barbaraj agoj, kiuj rekte kaj intence celas malsanulejon por infanoj estas aldoneblaj al la listo de militkrimoj, kies Rusio devos agnoski ».

 

Amasa atako de Rusio

La bilanco de la rusiaj frapoj de lundo kontraŭ Kijivo atingis 10 mortintojn kaj 35 vunditojn, anoncis en Telegramo la milita administrado de la ukraina ĉefurbo. Sume, pli ol 40 misiloj estis pafitaj kaj estigis almenaŭ 24 mortintojn kaj dekojn da vunditoj. « La rusiaj teroristoj denove intense atakis Ukrainion per misiloj. Pluraj urboj : Kijivo, Dnipro, Krivij-Riho, Sloviansko, Kramatorsko. Pli ol 40 misiloj diverstipaj. Loĝataj konstruaĵoj, infrastrukturoj kaj malsanulejoj por infanoj estis damaĝitaj » reagis la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij en Telegram.

 

Malsanulejoj celitaj

« Unu el la plej gravaj malsanulejoj por infanoj de Eŭropo » estis damaĝitaj en la ĉefurbo, « homoj, kiuj plu estas sub la ruinaĵoj kaj la ĝusta nombro de viktimoj estas ĝis nun nekonata », vigle menciis Volodimir Zelenskij en X, diskonigante videon de la damaĝita konstruaĵo. Poste kvar personoj mortis en rusia frapo kontraŭ dua malsanulejo en Kijivo.

 

Elektraj instalaĵoj tuŝitaj

La rusiaj frapoj tuŝis elektrajn instalaĵojn en Kijivo. « Tri sub-stacioj transformiloj estis detruitaj aŭ damaĝitaj en la kvartaloj Golosiivskji kaj Ĉevĉenkivskji » de la ukraina ĉefurbo, precizigis la privata operatoro DTEX en Telegram precizigante, ke ankaŭ elektraj linioj estis damaĝitaj. La rusia armeo regule celas infrastrukturojn kiel elektrajn instalaĵojn kaj uzinojn, mortigante civilulojn en strategio, kiu celas ŝanceli la moralon de la Ukrainoj.

 

Frapoj antaŭ la pintkunveno de NATO

Tiuj atakoj okazas tagon antaŭ la pintkunveno de NATO en Usono, dum kiu vaste temos pri la subteno provizita al Kijivo, kaj ankaŭ pri la necertecoj de la usonaj balotoj kaj la eventuala venko de Donald Trump. Volodimir Zelenskij alvenis lundon en Varsovio, antaŭ ol iri al tiu pinkunveno en Vaŝingtono.

04/03/2024

Ukrainio: la bilanco de la rusiaj bombadoj de pasinta sabato atingas dek du mortintojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/03/ukrainio-la-bilanco-de-la-rusiaj-bombadoj-de-pasinta-sabato-atingas-dek-du-mortintojn.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }