10/07/2024
Tiu bilanco estis provizita de medicina informfonto ĉe la malsanulejo Naser de Ĥan Junis kaj de la gazetburoo de la Hamaso, kiu denuncis « teruran masakron » kun plejparte infanoj kaj virinoj.
Almenaŭ 29 Palestinanoj estis mortigitaj, sabaton 9an de julio, en lernejo sude de Gaza-sektoro, en la kvara frapo kontraŭ lernejo de la palestina teritorio en kvar tagoj, atribuita de la Hamaso al Israelo. Tiu bilanco estis provizita al la Franca novaĵagentejo AFP fare de medicina informfonto ĉe la malsanulejo de Nasser de Khan Younès kaj la gazetburoo de la Hamaso, kiu denuncis « teruran masakron », kun « plejparte infanoj kaj virinoj ».
La israela armeo asertis, ke ĝi celis apud la lernejo « teroriston de la armita branĉo de la Hamaso », kiu interalie partoprenis la atakon de la 7a de oktobro kaj « kontrolis la informojn, laŭ kiuj civiluloj estis tuŝitaj ».
Akuzante Israelon pri « intenca » frapo, Izzat al-Rishq, membro de la politika branĉo de la Hamaso, alvokis al « surstratiĝo por koleraj marŝoj, denuncante la masakrojn kaj la ekstermantan militon ». En komunikaĵo, ĝi aldonis, ke ĝi « kontrolos la informojn, laŭ kiuj civiluloj estis tuŝitaj apud la lernejo Al-Awda sude de Ĥan Junis, kiu situas apud de la fraploko ».
Alia lernejo celita dimanĉon
« Ni sidis ĉe la enirejo de la lernejo (…) subite kaj senaverte, raketoj estis pafitaj al la grupo. Ili ne partoprenis la batalon, ne estis armitaj, ĉiuj estis civiluloj », atestis Mohammed Sukkar.
Antaŭ tiu frapo, tri lernejoj, kie rifuĝis delokitoj estis tuŝitaj de sabato fare de israelaj frapoj, kiuj jam okazigis 20 mortintojn. Dum la nokto de lundo ĝis mardo, la israela armeo anoncis, ke ĝi celis « teroristojn » uzantajn « la strukturojn de lernejo en la areo de Nousseirat ».
Dimanĉon, la Hamaso anoncis, ke kvar personoj estis mortigitaj en alia lernejo, kie rifuĝis delokitoj, administrata de la latina Patriarkato de Gaza-urbo. « Alia tago. Alia celita lernejo », skribis dimanĉon en X, Philippe Lazzarini, ĉefo de la UNRWA.
19/02/2024
Pli ol 10 milionoj da infanoj estis truditaj fuĝi sian hejmon pro la armitaj konfliktoj
09/04/2024
« Ni ne rajtas esprimi niajn emociojn »: de post la 7a de oktobro, la voĉoj de la Palestinanoj de Israelo estas ignorataj de la aŭtoritatoj