Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 juillet 2024 5 12 /07 /juillet /2024 15:17
Ayman Sahely / REUTERS

12/07/2024

La Alta-Komisaro pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Volker Türk, deklaris mardon 9an de julio, ke lia buroo enketas pri amastombo de migrantoj malkovrita ĉe la tunizia-libia landlimo. Volker Türk denuncis la ekscesojn, pri kiuj suferas la sub-saharaj migrantoj moviĝantaj en Libio.

En 2023 en Libio, multaj el la 700 000 migrantoj estis viktimoj de sklavismo, torturo, trudlaboro, ŝtelado. La malkovro de tiu nova amastombo intervenas post alia, elfosita pasintan marton, kie troviĝis la senvivaj korpoj de 65 migrantoj.

La enketo daŭras, sed la malkovro de nova amastombo de migrantoj ĉe la tunizia-libia landlimo konfirmas tion, kion denuncas la Alta-Komisaro pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Volker Türk, t.e pli kaj pli multnombraj ekscesoj kontraŭ sub-saharaj migrantoj ĉeestantaj en Libio.

 

La migrantoj suprenmoviĝas al Libio kaj Tunizio

Ekirinte de Libio aŭ Tunizio, multaj trapasas Ĉadon, Sudanon, Niĝeron kaj Egipton en la espero, por plimulte, atingi la mediteraneajn marbordojn. La servoj de la Alta-Komisaro pri Homaj Rajtoj emfazas evidentan nepunitecon de la turmentistoj de tiuj migrantoj, sistemon de armitaj kaptoj sur tero kaj maro, kaj amasajn elpeladojn.

Tiuj ekscesoj jam okazigis polemikon en Tunizio, kiam centoj da migrantoj estis elpelitaj al la libiaj kaj alĝeriaj landlimoj post sekurkampanjo en la lando en 2023.

Eŭropflanke, Italio asertas, ke la alvenoj de migrantoj venantaj de la tuniziaj kaj libiaj marbordoj draste malkreskis de pasintjare, minus 60% laŭ la italaj aŭtoritatoj.

En 2023, Eŭropa Unio renovigis por du jaroj kontestitan interkonsenton kun la libia marborda patrolo, por provizi financan kaj materialan subtenon en la lukto kontraŭ la neregula migrado. 

30/07/2023

Tunizio: en la dezerto, la elpelitaj sub-saharaj migrantoj vagas en teruraj kondiĉoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/tunizio-en-la-dezerto-la-elpelitaj-sub-saharaj-migrantoj-vagas-en-teruraj-kondicoj.html

19/02/2023

En Tunizio, NeRegistaraj Organizaĵoj denuncas « malaman etoson» kontraŭ la afrikaj migrantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/en-tunizio-neregistaraj-organizajoj-denuncas-malaman-etoson-kontrau-la-afrikaj-migrantoj.html

05/10/2021

Migrantoj en Libio : raporto denuncas la krimojn kontraŭ la homaro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/migrantoj-en-libio-raporto-denuncas-la-krimojn-kontrau-la-homaro.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }