06/07/2024
Pli ol 5000 migrantoj mortis en 2024 provante atingi la hispanan marbordon.
La fiŝkapta ŝipo pereis la 1an de julio, precizigis la maŭritania marborda patrolo.
Preskaŭ 90 migrantoj mortis lundon, dum ŝippereo, marvaste de la marbordoj de Maŭritanio, survoje al Eŭropo, menciis ĵaŭdon 4an de julio la maŭritania novaĵagentejo kaj alta maŭritania respondeculo.
« La maŭritania marborda patrolo retrovis la korpojn de 89 personoj sur granda tradicia fiŝkapta ŝipo, kiu pereis lundon 1an de julio sur marbordoj de la Atlantika Oceano », kvar kilometrojn for de la urbo Ndiago, situanta sud-okcidente de la lando, raportis la maŭritania Novaĵagentejo. La marborda patrolo sukuris naŭ personojn, inter kiuj 5-jaran knabineton.
La agentejo citas atestojn de pluvivantoj, laŭ kiuj la ŝipo ekiris de la landlimo inter Senegalo kaj Gambio kun 170 pasaĝeroj, kio altigas ĝis 72 la nombron de malaperintoj. La alta respondeculo de la surloka administrado provizis anonimece similajn informojn.
Tio estas ĝis nun la lasta dramo sur la migrada vojo de Atlantiko, kun Kanarioj kiel unua celdirekto. Tiu hispana arkipelago estas enirejo al Eŭropo. Necesas pluraj tagoj da navigado por iradi laŭ centoj da kilometroj ĝis la hispana arkipelago en kondiĉoj priskribitaj kiel teruraj fare de la pluvivantoj, submetitaj al malsato kaj soifo, al la suno, meteologio kaj difektiĝoj.
/image%2F0553642%2F20240706%2Fob_77ba39_sukurservojn.jpg)
16/11/2022
Mortiga ŝippereo de 27 migrantoj en la Maniko: la enketo kulpigas la francajn sukurservojn
/image%2F0553642%2F20240706%2Fob_eaab75_1714381930867-2024-04-23-iss-today-mig.png)
/image%2F0553642%2F20240706%2Fob_cd6f30_aliloken.jpg)