/image%2F0553642%2F20240705%2Fob_5355c2_sharifeh-mohammadi-min.jpg)
05/07/2024
Sindikatistino ligita al partio malpermesita en Irano kaj arestita en decembro, estis mortokondamnita ĵaŭdon, laŭ organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj.
Ŝarifeh Mohammadi estis juĝita kulpa pri ribelinstigo kaj kondamnita al morto fare de la revolucia kortumo de Raŝto, ĉefa urbo de la provinco Gilano, sur la Kaspia maro (nordo), laŭ la organizaĵo Hengaw, bazita en Norvegio, kaj la usona NeRegistara Organizaĵo Human Rights Activists News Agency (HRANA).
Ŝi estas akuzita, ke ŝi estas membro de la kurda separatisma partio malpermesita Komala.
Hengaw asertas, ke en deteno ŝi suferis « mensajn kaj fizikajn torturojn » fare de agentoj de la spionservo.
Informfonto proksime de la familio asertis, ke ŝi ja estis membro de surloka sindikato, sed tute ne de Komala.
La Centro Abdorrahman Boroumand, NRO pri defendo de la rajtoj de la Irananoj, asertis siaflanke, ke ŝia kondamno estas ligita al « ŝia rolo en sendependa sindikato ».
« Tiu ekstrema verdikto substrekas la teruran represion suferitan de la disidentoj en Irano, aparte kontraŭ la sindikataj aktivuloj en periodo de ekonomia krizo », ĝi aldonis.
Kampanjo organizita por ŝia defendo juĝis la verdikton « absurda kaj senbaza » en siaj kontoj X kaj Instagramo opiniante, ke ĝi celis instigi « timon kaj senkuraĝigon »
La provinco Gilano estis unu el la ĉefaj lokoj, kie okazis manifestacioj en 2022 en Irano, post la morto en deteno de la juna kurda Mahsa Amini. Ŝi estis arestita pro malobservo de la striktaj vestaĵkodoj truditaj al la virinoj fare de la Islama Respubliko.
Pluraj centoj da personoj estis mortigitaj kaj miloj arestitaj dum tiuj movadoj en la tuta lando.
La NRO IHR (Iran Human Rights), ankaŭ bazita en Norvegio asertas, ke ĝi kalkulis almenaŭ 249 ekzekutojn ĉi-jare, inter kiuj dek virinoj, dum la ses unuaj monatoj de la jaro 2024.