Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juillet 2024 6 20 /07 /juillet /2024 21:43

20/07/2024

« Pli ol 6 400 migrantaj infanoj jam alvenis en Grekion inter januaro kaj junio 2024, t.e kvavoblo pli ol la samperioda nombro de 2023 », anoncis merkredon la NeRegistara Organizaĵo Save The Children, kiu denuncas iliajn akceptajn kondiĉojn.

« Plej granda plimuto el ili, 5 580, trapasis la insulojn de la Egea maro, dum 830 uzis tervojon » tra la grek-turka landlimo, precizigis la NRO en komunikaĵo.

Unu infano el kvar estis akompanata « nek de sia familio nek de leĝa prizorganto », ĝi aldonis substrekante, ke denove tio estas trioble pli ol en 2023.

« La situacio de tiuj neakompanataj junuloj estas eĉ pli malfacila, ĉar neniu provizas al ili vestaĵojn, ŝuojn aŭ eĉ poŝtelefonon », kiam ili estas en detencentro, laŭ tiu sama informfonto.  

La neplenaĝuloj, kiuj alvenas en Grekion « ne estas traktitaj kiel infanoj », denuncis la direktoro por Eŭropo de Save The Children, Willy Bergogné, admonante la landon, ke ĝi pli bone protektu ilin kaj plibonigu iliajn vivkondiĉojn. Li postulis starigon de « sekura pasejo », tial ke la Mediteraneo ne plu estu « tombejo por la infanoj ».      

Pasintan semajnon, la Konsilio de Eŭropo publikigis kritikan raporton pri la politiko de reteno de la migrantoj en Grekio, petante de Ateno, ke ĝi reviziu ĝin kaj « metu finon al la retropuŝoj ».     

La greka registaro respondis, ke la detenkondiĉoj estas « konformaj kun la internaciaj normoj ».

Antaŭnelonge, la televidkanalo BBC nombris, ke 43 migrantoj mortis post retropuŝo fare de la greka marborda patrolo, inter kiuj naŭ estis intence ĵetitaj en la maron, inter 2020 kaj 2023 en Egea maro. 

Ateno ĉiam neis la praktikon de kontraŭleĝaj retropuŝoj, kvankam la nombro de enketoj de internaciaj mediatoj kaj de NROj pruvis per videoj ĝian ekziston.

15/04/2020

Grekio: "Human Rights Watch" postulas liberigon de centoj da migrantaj infanoj detenitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/grekio-human-rights-watch-postulas-liberigon-de-centoj-da-migrantaj-infanoj-detenitaj.html

13/09/2016

Grekio: la NRO Human Rights Watch (HRW) petas de Grekio, ke ĝi haltigu malliberigi migrantajn infanojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/09/grekio-la-nro-human-rights-watch-hrw-petas-haltigon-de-la-mallibereco-de-migrantaj-infanoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }