Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juillet 2024 1 01 /07 /juillet /2024 14:59
Layli Foroudi, Reuters

01/07/2024

La 1an de junio 2024, preskaŭ 78 000 personoj estis enkarcerigitaj en Francio, dum la malliberejoj enkalkulas ĉirkaŭ 62 000 operacajn lokojn. Pro manko de lokoj, 3 322 enkarcerigoj estas devigataj dormi sur matraco metita surgrunde, kontraŭ 2 336 antaŭ jaro.

La nombro de detenitoj en Francio denove kreskis por atingi novan rekordon en la 1a de junio, kun 77 880 personoj enkarcerigitaj kontraŭ 77 647 pasintan monaton, laŭ nombroj publikigitaj vendredon 28an de junio fare de la Ministrejo pri Justico.

Dum la naŭa sinsekva monato, la karcera populacio kreskis por atingi 5,7% en daŭro de jaro.       

Tiu situacio devigas tiel 3 322 malliberulojn dormi sur matraco metita surgrunde, kontraŭ 2 336 antaŭ jaro.

Je la 1a de junio, la francaj prizonoj enkalkulis 61 694 operacajn lokojn.

 

La karcera denseco atingas 126,2%.

La karcera denseco atingas 126,2%. En la punejoj, kie personoj atendas sian juĝon, kaj supozeble estas do senkulpaj, kaj kie aliaj estas kondamnitaj al mallongaj punoj, tiu denseco eĉ atingas 151%. Ili eĉ egalas aŭ superas 200% en 16 establaĵoj aŭ certaj apartaj lokoj. 

Inter la enkarcerigitaj personoj, 20 466 estas provizore malliberigitaj atende de sia definita juĝo.

Sume, 95 292 personoj estis malliberigitaj la 1an de junio. Inter ili, estas enkalkulitaj 17 412 personoj ne enkarcerigitaj, kiuj surhavas elektronikan krurringon aŭ efektivigas sian punon en ekstera loko.  

La problemo pri karcera troloĝado estis denove starigita dum movado de blokado de la prizonoj lanĉita post mortiga atako de punfurgono en la departemento Eure meze de majo.

29/12/2022

Francio:  la nombro de enkarcerigitoj atingas rekordan nivelon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/francio-la-nombro-de-enkarcerigitoj-atingas-rekordan-nivelon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }