Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juillet 2024 1 22 /07 /juillet /2024 21:07

22/07/2024

De tro multaj jaroj, la Nacia asocio de la instruistoj de Svazilando (SNAT), ties prezidento Mbongwa Dlamini kaj ĝenerala sekretario Lot Mduduzi Vilakati estas celitaj fare de la aŭtoritatoj de Esvatinio. En junio 2024, la Internacia konferenco pri Laboro esprimis « sian profundan maltrankviliĝon koncerne la difektiĝon de la publika ordo kaj ĝian negativan efikon kontraŭ la sindikataj rajtoj en Esvatinio, kaj la kulturon de nepuniteco koncerne la krimojn plenumintajn kontraŭ la sindikatanoj ». La OIT admonis la registaron, ke ĝi adoptu aranĝojn efikajn, urĝajn kaj limigitajn en la tempo por rezigni pri ĉia perforta traktado, timigado aŭ turmentado (inkluzive de leĝa persekuto), kaj por konduki sendependajn enketojn pri la persekutado kontraŭ Sinjoro Mbongwa Dlamini. Krome, ĝi alvokis garantion, ke la laboristaj organizaĵoj, inkluzive de la Trade Union Congress of Swaziland (TUCOSWA) kaj la SNAT disponu pri necesa memstareco kaj sendependeco por plenumi sian mandaton kaj reprezenti siajn membrojn. De post la rekomendoj de la OIT, la ĉefa sekretario de la ministrejo pri edukado kaj ties superaj kadroj renkontas ĉiusemajne la reprezentantojn de la SNAT. Tamen, la Komisiono de la instruservo (TSC) plu rifuzas malbloki la salajron de la prezidento de la SNAT, malgraŭ du ordonoj de la Tribunalo pri Laboro. La TSC ankaŭ rifuzas renkonti la reprezentantojn de la sindikatoj de instruistoj por diskuti pri la precipaj politikoj kaj praktikoj, kiuj tuŝas la profesion.       

Retmesaĝo:

Mi subtenas la alvokon de la Nacia asocio de la instruistoj de Svazilando kaj de la Internacio de edukado. Mi petas, ke Komisiono de la instruservo (TSC) agnosku la sindikaton pri edukado kiel partnero en la sociala dialogo, restarigu la prezidenton de la SNAT, Mbongwa Dlamini, en lian funkcion de instruisto kaj pagu liajn salajrajn malfruojn, kiel ordonis la tribunalo.

https://www.youtube.com/watch?v=ot5Ukq2UAvQ

Partnerece kun Internacia Edukado, Internacia sindikata federacio, kiu reprezentas la instruistojn kaj la laboristojn de la eduksektoro, enkalkulanta 383 organizaĵojn en 178 landoj. La Swaziland National Association of Teachers (SNAT) reprezentas la laboristojn en la eduksektoro en Esvastinio.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }