14/07/2024
La Hebrea Ŝtato, kiu iom post iom kolonias la teritorion, kaptos 1 270 hektarojn da teroj, kio estas senprecedenca de post la Interkonsentoj de Oslo.
Israelo daŭrigas sian kontraŭleĝan okupacion de Cisjordanio. La Hebrea Ŝtato aprobis la kapton de 1 270 hektaroj da teroj de tiu okupaciata teritorio, laŭ oficiala dokumento konsultita ĉi-merkredon 3an de julio fare de la AFP.
Temas pri rekorda kaptado de teroj de post la interkonsentoj de Oslo (1993), asertas la israela organizaĵo "Pacon nun". Fine de junio, tiuj teroj situantaj en la Jordania valo estis deklaritaj « proprietoj de la registaro » fare de la israela aŭtoritato taskita pri la proprietaj aferoj en la Palestinaj teritorioj.
« La grandeco de la areo (...) estas la plej vasta de post la interkonsentoj de Oslo (1993), kaj la jaro 2024 markas kulminon en la vasteco de la deklaroj de teroj de la Ŝtato », deklaris "Pacon nun".
La israela koloniado estas kontraŭleĝa, memorigas Unuiĝintaj Nacioj
De la jarkomenciĝo, la israela registaro fakte oficiale kaptis 23,7 km2 de la Cisjordanio. La lando jam anoncis la 22an de marto la kaptadon de 800 hektaroj da teroj en Cisjordanio cele al konstruado de novaj kolonioj.
Tiu decido estis jam kvalifikita kiel « provoko » fare de "Pacon nun", laŭ kiu la Palestinanoj perdas sian proprietan aŭ uzeblan rajton sur teroj deklaritaj « Ŝtataj teroj ».
La aŭtoritatoj ne komentis publike tiun lastan kapton kiu intervenas, dum streĉoj kun la palestina komunumo kreskas pro la milito en Gazao.
La israela koloniado en Cisjordanio (inkluzive de Orienta Jerusalemo aneksita) estas kontraŭleĝa laŭ la internacia juro, memorigas regule Unuiĝintaj Nacioj, kiuj denuncas la tutan judan entreprenon de koloniado en la okupaciataj palestinaj teritorioj kiel unu el la ĉefaj obstakloj kontraŭ starigo de definitiva paco inter Israelo kaj la Palestinanoj.
Dekoj da sovaĝaj kolonioj
Dekoj da sovaĝaj kolonioj estis instalitaj en okupaciata Cisjordanio krom la kolonioj permesitaj de la israelaj aŭtoritatoj.
Meze de tri milionoj da Palestinanoj, ĉirkaŭ 490 000 Israelanoj estas instalitaj en Cisjordanio, en kolonioj permesitaj de la israelaj aŭtoritatoj sed kontraŭleĝaj laŭ pluraj internaciaj organizaĵoj kiel UN, laŭ kiu la tuta entrepreno de koloniado en Cisjordanio estas kontraŭleĝa.
De jaroj, UN postulas de Israelo, sensukcese, ke ĝi « haltigu ĉiujn setlajn aktivecojn » en Cisjordanio. Pluraj internaciaj organizaĵoj, interalie la Buroo pri humanitaraj aferoj de UN, denuncis, paralele kun la koloniado, ankaŭ la turmentadon de Palestinanoj fare de kolonianoj, kio kondukas tutajn komunumojn forlasi siajn terojn.
29/03/2024
Israelo anoncas konfiskon de 800 hektaroj da tero en okupaciata Cisjordanio
21/02/2024
Cisjordanio: la nombro de sovaĝaj kolonioj kreskegas de post la komenco de la milito