Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juillet 2024 2 16 /07 /juillet /2024 16:57
Pedro Pardo / AFP

16/07/2024

Komence de la jaro, Ĉinio arestis du kazakdevenajn ĵurnalistojn en la provinco Ŝinĝango, nord-okcidente de la lando, dum la ĵurnalistino kaj aktivulino Sophie Huang Xueqin estis kondamnita ĝis pli ol kvin jaroj da malliberejo la 14an de julio. La Internacia Federacio de Ĵurnalistoj (IFĴ) kondamnas la jurajn atakojn de Ĉinio kontraŭ la amaskomunikiloj kaj petas rapidan liberigon de ĉiuj enkarcerigitaj ĵurnalistoj.

La IFĴ deklaris : « Liberaj mediatoj ne povas ekzisti, kiam ĵurnalistoj malaperas dum monatoj, sciante nek kie ili troviĝas nek en kia stato. Dum la ĵurnalistoj kaj la laboristoj de amaskomunikiloj plu estas arestitaj kaj detenitaj en neklaraj kondiĉoj, la konstitucia juro pri gazetlibereco estas malobservata. La IFĴ kondamnas la arestojn kaj la daŭrajn detenadojn de la ĉinaj profesiuloj de amaskomunikiloj kaj postulas ilian tujan liberigon.»

Retmesaĝo:

Mi subtenas la alvokon de la Internacia Federacio de Ĵurnalistoj (IFĴ), kiu kondamnas la areston kaj daŭran detenadon de la ĉinaj profesiuloj de amaskomunikiloj, kaj petas ilian tujan liberigon.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }